Palisocirklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palisa cirklo)
la rekonstruitaj palisocirkloj de Woodhenge.

Palisocirkloj estas grupo de monumentoj de la malfrua Neolitiko kaj la frua Bronzepoko. Palisocirkloj konsistas el vertikalaj palisoj, kiuj formas samcentrajn cirklojn. Kelkaj instalaĵoj estas nomataj henĝoj, malgraŭ henĝoj estas ŝtoncirkloj kun ringfosaĵoj. Formoj kaj grandecoj de palisocirkloj malsamas. La cirkloj ankaŭ povas esti ekstercentraj (palisocirklo de Bleasdale). Kelkfoje ligno kaj ŝtono estis kombinitaj. Palisocirklo estas parto de pli granda arĥitekturo, ekzemple palisocirklo en henĝo Stanton Drew en Somerset). La starigo de palisoj similas al la starigo de ŝtonoj, ekzemploj estas (Monto Pleasant, Poole Timber Circle kaj Conygar Hill Timber Circle en Dorset, The Sanctuary en Wiltshire), dum ekzemple la suda cirklo de Durrington Walls (en Wiltshire) havis alian arĥitekturon.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Palisocirkloj ne „vivis“ ĝis hodiaŭ, ĉar la ligno havas limigitan vivdaŭron. Ili nur plej ofte estas konataj pere de arkeologiaj elfosaĵoj aŭ ĉar estis videblaj per elaeraj bildoj, ekzemple (Stoke Fields Farm). Palisocirkloj troviĝas plej ofte en Anglujo (palisocirklo de Bleasdale) kaj Kimrujo, sed ankaŭ en Irlando (palisocirklo de Knowth) kaj Nordirlando (palisocirklo de Ballygawley). Al la palisocirkloj, kiuj iomete estas konservita apartenas Seahenge ĉe la marbordo de Norfolk.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La palisotruoj enhavas ŝtonojn, kiuj fiksas la palisojn en la ĝusta pozicio.[2] en la graflando Dublino en Irlando.

  • en la palisocirklo de Ballygawley en Nordirlando,
  • en la henĝo de Arminghall en Norfolk, en Anglujo,
  • en la ŝtoncirklo de Machrie Moor sur la insulo Arran en Skotlando.

Irlandaj palisocirkloj[redakti | redakti fonton]

Per la radiokarbona datado oni scias ke la lignaj konstruaĵoj estis konstruitaj en la mezo de la 3a jarmilo a.K. Kelkaj partoj eĉ estas pli aĝaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alex M. Gibson: Stonehenge and Timber Circles. NPI Media Group 2000, ISBN 978-0-7524-1492-8
  • Howard E. Kilbride-Jones: The excavation of a composite early iron age monument with "Henge" features at Lugg, Co. Dublin. Royal Irish Academy, 1950

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Charlie Watson: Seahenge: An Archaeological Conundrum . English Heritage, Swindon 2005, ISBN 1-85074-896-9.
  2. H. E. Kilbride-Jones: The Excavation of a Composite Early Iron Age Monument with "Henge" Features at Lugg, Co. Dublin In: Proceedings of the Royal Irish Academy. Section C: Archaeology, Celtic Studies, History, Linguistics, Literature Bd. 53 (1950/1951), S. 311-332

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]