Palmares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palmares
municipo de Brazilo
Administrado
Poŝtkodo 55540
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 54 584  (2022) [+]
Loĝdenso 162 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 41′ S, 35° 36′ U (mapo)-8.6827777777778-35.591944444444Koordinatoj: 8° 41′ S, 35° 36′ U (mapo) [+]
Alto 108 m [+]
Areo 336,838 km² (3 368 3.8 ha) [+]
Palmares (Alagoaso)
Palmares (Alagoaso)
DEC
Palmares
Palmares
Situo de Palmares
Palmares (Brazilo)
Palmares (Brazilo)
DEC
Palmares
Palmares
Situo de Palmares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palmares (Pernambuco) [+]
vdr

Palmares estis la plej granda Kilombo, regno de forkurita sklavoj, fondita ĉirkaŭ 1600 en la montetoj Serra da Barriga en nordorienta Brazilo, ĉe la nuna ŝtato Alagoaso. Ĝi entenis multajn fortifikaĵojn kaj vilaĝojn kaj unu urbeton

Hodiaŭ en la brazila ŝtato Pernambuko estas urbo nomata Palmares. .

Historio[redakti | redakti fonton]

Busto de Zumbi en Brazilo. Surskribo: „Zumbi de Palmares, nigrula estro de ĉiuj rasoj“

Palmares ekzistis kiel grandega memsubtena respubliko sendependa, kaj fariĝis legendo pro sia grandeco kaj potenco. En sia plej alta periodo sia loĝantaro de pli ol 30 000 liberaj viroj, virinoj kaj infanoj. La komunumo havis pli ol 200 konstruaĵojn, preĝejon, kvar forĝistojn kaj urbodomon.

La unua gvidanto de Palmares estis Ganga Zumba, kiu eskapis de sklaveco en sukerplantejo kaj translokiĝis al Palmares.

Palmares sukcese defendis sin kontraŭ kelkaj provoj de la nederlandanoj, kaj poste de fortoj de portugalaj kolonioj por detrui ĝin, kaj mortigi aŭ kapti ĝiajn loĝantojn.

En 1655, afrikano konata kiel Zumbi naskiĝis en Palmar. Kiel juna knabo li estis kaptita de la portugaloj, sed eskapis kaj revenis al Palmares en 1670. La loĝantoj de Palmares sub la gvidado de Zumbi, venĝis la oftajn invadojn de la portugaloj per venĝaj agoj - atakoj kontraŭ portugalaj plantejoj kaj vilaĝoj, liberigante sklavojn, do ili ankaŭ pliigis sian nombron. Dek jarojn poste, Zumbi, nun lerta militisto kaj milita strategiisto, sukcedis Ganga Zumba kiel reganto de Palmares. Estis Zumbi, kiu gvidis la armeon de Palmares kontraŭ la artilerio de la portugalaj militestroj Domingos Jorge Velho kaj Vieira de Mello. La lasta atako kontraŭ Palmares okazis en 1694. Cerca do Macaco, la ĉefa loĝloko, falis; Kaj Zumbi vundiĝis. Li fuĝis de la portugaloj, sed estis perfidita, poste kaptita, kaj senkapigita en 1695.

(legu plu pri la historio ĉe La Nigra Spartako de Geraldo Mattos).