Palmerston Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Palmerston Insulo
Satelita foto de Palmerston Insulo
Satelita foto de Palmerston Insulo
Situo Pacifiko
Insularo Kukinsuloj
Geografia situo 18° 4′ S, 163° 10′ U-18.066944444444-163.166944444446Koordinatoj: 18° 4′ S, 163° 10′ U
Areo 2,1 km3dep1 w3
Plej alta loko m
Loĝantaro 66 (2015)
v  d  r
Information icon.svg

Palmerston Insulo estas unu el la Kukinsuloj kaj situas en la Pacifiko. Ĝi estas atolo, kaj malkovriĝis en 1774 fare de kapitano James Cook.

La insulo estas ringo el koralo ĉirkaŭ laguno. La plej alta punkto sur la insulo estas 6 metroj, kaj grandaj ŝipoj ne povas albordiĝi. Dum la malkovriĝo la insulo ne estis loĝata, kvankam poste oni trovis spurojn de loĝado.

En 1862 la anglo, William Masters (ankaŭ nomata Marsters), ekloĝis sur la insulo kune kun siaj tri polineziaj virinoj. Li luprenis la insulon de la brita krono kaj fondis propran kolonion. Ĝis lia morto en 1899 li estis la estro de la insulo, kaj la populacio kreskis. En 1936 tie loĝis proksimume 100 homoj, kaj la lupreno de la insulo ankoraŭ daŭre estas transdonata al la ĉefoj de la tri diversaj familioj.

Regule la insulo suferas pro gravaj tropikaj ŝtormoj.

Floortje Dessing vizitis la insulon en 2015 por sia vojaĝprogramo "Floortje al la fino de la mondo".

Cook-Islands-map.gif
William Masters

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]