Palmokorvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Palmokorvo
Palmokorvo
Palmokorvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. palmarum
Corvus palmarum
(Württemberg, 1800)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Palmokorvo (Corvus palmarum) estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj. Temas pri relative malgranda nigra birdo kiu loĝas ĉefe en la granda karibia insulo de Hispaniolo, kiu enhavas du ŝtatojn nome Dominika Respubliko kaj Haitio. Ĝi estis iam ofta en Kubo sed ĝi age malpliiĝis tie en nombro kaj nune eble estas jam formortinta de tie. Tiu formo estas iome pli malgranda kaj estas kutime separata kiel subspecio nome Corvus palmarum minutus. Ambaŭ formoj ricevas krome la respektivaj komunaj omojn de Hispaniola palmokorvo kaj Kuba palmokorvo por pli facila distingo.

Ambaŭ formoj ŝajne estas tre rilataj al la Fiŝkorvo de la Orienta Marbordo de Usono kaj ankaŭ al du pli malgrandaj specioj, nome la Tamaŭlipa korvo kaj la Sinaloa korvo de Meksiko kun kiuj formas specigrupon.

La dominga loka nomo por la palmokorvo estas kao, kiu estas onomatopeo de la simpla kaj ripeta alvoko de tiu birdo. Estas surloke komuna, ĉefe en montaraj pinaroj kaj ankaŭ ĉirkaŭ la areode la lago Enriquillo (Henriketo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]