Palo (religio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palo monte)
Nganga en muzeo. Temas pri "palo", bastonetoj ligitaj al specialaj povoj havigitaj de la spiritoj.

Palokongo estas religio kun grupo de nomoj tre forte ligitaj, kun deveno el Bantuoj, disvolvigitaj de sklavoj elkaptitaj en Centra Afriko kaj alportita en Kubon, kien venis ankaŭ derivitaj de la joruba religio de la zono de la Golfo de Gvineo. Aliaj nomoj asociaj kun la diversaj branĉoj de tiu religio estas jenaj: palo monte, palo mayombe, palo congo, brillumba kaj kimbisa kaj ĝi havas rilaton ankaŭ kun la socio abakuá. La hispanlingva vorto "palo" signifas bastoneton (vidu foton).

Temas pri kredo konata kiel subtenanto de la pesilo inter Bono (Mbote) kaj Malbono (Mbi). La historio de Palo Monte originis en la mondoregiono Kameruno, de kie etendiĝis al aliaj regionoj. Ekde mezo de la 20-a jarcento la Palo kongo eketendiĝis ekster la kubaj komunumoj, al Usono, Venezuelo, Kolombio, Domingo kaj Puertoriko. Ĉie miksiĝas kun elementoj de kristanaj devenoj. Oni ne konas nombron de sekvantoj, sed certe ili abundas en la zonoj de Havano, Matanzas, Pinar del Río kaj en aliaj zonoj kaj centraj kaj orientaj de la insulo, kaj ili kredas la tuton aŭ almenaŭ grandan parton de ties principoj. Pri etneco de la kredantoj, ili estas majoritate nigruloj, mulatoj kaj kelkaj blankuloj; plej parto ili estas baptitaj en la Katolika Eklezio.

La metodoj por divenado uzitaj en Palo kongo estas variaj. Tradicia metodo, nomita Vititi Mensu konsistas en la uzado de korno de sanktigita besto kaŝita per spegulo. La sekvantoj kutime salutas per la frazo “Nsala malekum", kaj la respektiva respondo estas "Malekum nsala”; kio evidentigas klaran influon de la araba lingvo, ĉu el la devenlokoj ĉu el la sklavistoj mem.

En kelkaj lokoj okazas sinkretismo de "palo" (bastonoj) kun la kristana kruco aŭ bildoj de sanktuloj.

Ankaŭ en Brazilo, Jamajko, Bahamoj kaj Virgulininsuloj estas similaj kaj rilataj kredoj.