Pamela Anderson
Pamela Anderson | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Pamela Anderson | |||||
Naskonomo | Pamela Denise Anderson | ||||
Naskiĝo | 1-an de julio 1967 (55-jara) en ![]() | ||||
Etno | Canadian Americans [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Kanado • Usono [#] | ||||
Alma mater | École Highland Secondary School [#] | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Gerry Anderson [#] | ||||
Edz(in)o | Rick Salomon (6-an de oktobro 2007 - nuntempo) Kid Rock (3-an de aŭgusto 2006 – 27-an de novembro 2006) Tommy Lee (19-an de februaro 1995 – 28-an de februaro 1998) | ||||
Amkunulo | Marcus Schenkenberg • Tommy Lee • Adil Rami [#] | ||||
Infanoj | Brandon Lee • Dylan Lee [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • televida aktoro • filmaktoro • Playmate • modelo • voĉaktoro • modelo de la erotika fotografio • produktoro • prezentisto • filmproduktoro • televida prezentisto • professional fitness coach [#] | ||||
Aktiva dum | 1989– [#] | ||||
| |||||
En TTT | Pamela Anderson | ||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | C. J. Parker Baywatch Valery Irons V.I.P. Barbara Kopetski Barb Wire | ||||
Premio Ora Frambo | |||||
Plej malbona aktorino 1996 Barb Wire | |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pamela Anderson | |
---|---|
Persona informo | |
Edz(in)o | nekonata valoro |
91-61-91 cm | |
Alto | 1,70 m |
Pezo | 48 kg |
Haroj | blondaj |
Fotografita por magazino | Playboy |
Rilataj paĝaroj | |
Pamela Anderson ĉe AFDB | |
Pamela Denise ANDERSON (n. la 1-an de julio 1967 en Ladysmith, Brita Kolumbio, Kanado) estas kanada/usona aktorino kaj afiŝulino.
Ŝi laboris komence por la reklama industrio en Vankuvero kaj estis 7-foje kovrilknabino de la virmagazino Playboy. Post kiam oni malkovris ŝin dum futbal-ludo, ŝi translokiĝis al Los Angeles. Tie ŝi surprenis multajn beligajn operaciojn kaj kun nova dizajno ekis kiel aktorino.
En la televido ŝi iĝis konata unuafoje en la rolo de Lisa en la usona komedi-serio Home Improvement (esperante: Hejma Plibonigado). Plej fama ŝi iĝis en la TV-serio Baywatch, en kiu ŝi ludis kun David Hasselhoff dum 5 jaroj kiel savnaĝistino Casey Jean ("C. J.") Parker. Ŝi agadis en la filmo leĝere vestita sur la strando.
Ŝi ankaŭ sukcesis en la kineja filmo Barb Wire 1996, filmo estis komerce sukcesa, sed nur pro tio, ke ŝi ĉefrolis. Ŝi ricevis por sia aktorina ludo la "Oran Frambon". Post tio ludis ŝi en la serio "VIP-The Bodyguards" la ĉefrolon de apenaŭ-vestita galiona [1][rompita ligilo] figuro de korpogardista entrepreno.
Por la kovrilpaĝoj de la gazetoj zorgis ŝia ŝturma geedzeco kun Tommy Lee, drumisto kaj skandala rokulo de hevi-metal-bando Mötley Crüe. Ŝi ankaŭ famiĝis pro sia geedziĝa porno, kiun ŝi surigis kun Tommy Lee en 1995. Antaŭe Pamela kolektis la spertojn de la porno-ĝenro kun Bret Michaels.
En 1999 ŝi akiris denove la kovrilpaĝojn, kiam ŝi forigigis la silikonajn kusenojn. Baldaŭ poste ŝi sentis la mankon de la grandaj mamoj kaj ŝi denove grandigis ilin. La Guinness-libro de rekordoj listigis ŝin en la sama jaro, kiel la plej ofte menciitan virinon en la interreto. Ŝi estas patrino de du infanoj (Brandon (1996) kaj Dylan (1997)). Pamela Anderson infektiĝis je hepatito C en 2002, kiam ŝi tatuigis sin per la sama pinglo, kiun uzis ŝia eks-edzo Tommy Lee. Pamela Anderson estas vegetarano.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala paĝo (angle)
- Pamela Anderson galerio[rompita ligilo]
- FemmesFatales.com.ar