Panĝaba lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La panĝaba (en gurumukhi: ਪੰਜਾਬੀ, en shahamukhi پنجابی) estas hindeŭropa lingvo, kiun oni ĉefe parolas en regiono Panĝabio en Sudazio. Laŭ la popolnombrado en Pakistano (1998) kaj Barato (2001), pli ol 90 miliono da personoj parolas panĝaban kiel gepatra lingvo. Sekve, panĝaba estas la 11-a plej populara lingvo en la mondo.[1]

Ekzistas du malsimilaj ortografioj por skribi la lingvon. La parolantoj de la lingvo en okcidenta Panĝabo uzas shahmukhi-ortografion. Aliflanke gurumukhi-ortografio estas populara en orienta Panĝabo.[1] Oni agnoskas la lingvon en Barato; en barata Panĝabo kaj urbo Chandigarh, ĝi havas oficialan staton. Sed en Pakistano ĝi ne havas ian oficialan staton. [2]

Kiel ĉina, panĝaba estas tona lingvo. Tiu ĉi eco estas malofta por modernaj hindeŭropaj lingvoj.

Ankaŭ Vidu

Inform-fontoj

  1. 1,0 1,1 : Department of World Languages and Literatures : Programs : Undergraduate Programs : Punjabi : Instructional Resources : Punjabi Language. San Jose State University.
  2. Sandeep Singh Home > Language Studies > LRC Languages > Punjabi. Language Resource Center, Columbia University.

Eksteraj ligiloj