Panabá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panabá
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97610, 97614, 97615
Kodo laŭ INEGI 31 057
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Jorge Carlos Trejo Mena
Demografio
Loĝantaro 7 543
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 20′ N, 88° 18′ U (mapo)21.333333333333-88.3Koordinatoj: 21° 20′ N, 88° 18′ U (mapo) [+]
Alto 8 m
Areo 788,2 km² (78 820 ha)
Horzono UTC -6
Panabá (Jukatanio)
Panabá (Jukatanio)
DEC
Panabá
Panabá
Situo de Panabá
Panabá (Meksiko)
Panabá (Meksiko)
DEC
Panabá
Panabá
Situo de Panabá

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Panabá Municipality [+]
vdr

Panabá estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Panabá. La komunumo situas en la nordorienta parto de Yucatán en la regiono 1 "Litoral Oriente", kiu limas al la Meksika Golfo (norde), al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento, al la regiono 2 "Oriente" en la sudo kaj al la regionoj 3 "Litoral Centro" kaj 4 "Centro"en la okcidento. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31057.

La situo de la regiono 1 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 7543 loĝantojn. El tiuj estis 3812 viroj kaj 3731 virinoj. La komunumo havas surfacon de 788,2 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 8 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 81,3 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25,69 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 4949 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 4033 scipovis legi kaj skribi kaj 912 personoj estis analfabetoj. Do 18,43% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 7802 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2465 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 31,6% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]