Pancrudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pancrudo
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44720
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 114  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 46′ N, 1° 2′ U (mapo)40.7620908-1.0292935Koordinatoj: 40° 46′ N, 1° 2′ U (mapo) [+]
Alto 1 235 m [+]
Areo 100,12472 km² ( 100 12. 472 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pancrudo (Provinco Teruelo)
Pancrudo (Provinco Teruelo)
DEC
Pancrudo
Pancrudo
Situo de Pancrudo
Pancrudo (Hispanio)
Pancrudo (Hispanio)
DEC
Pancrudo
Pancrudo
Situo de Pancrudo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pancrudo [+]
vdr

Pancrudo [panKRUdo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Pancrudo estas komprenebla kiel Nebakita Pano.

La municipa teritorio de Pancrudo inkludas la loĝlokojn Cervera del Rincón, Cuevas de Portalrubio, Pancrudo kaj Portalrubio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Submunicipo Portalrubio.

Ĝi estas je 53 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu centra nome N-420 venas laŭ la valo de la rivero Alfambra. Laŭ tiu vojvalo kaj la ŝoseo A-1510, Pancrudo estas la oka plej proksima municipo al la ĉefurbo inter Rillo (sude) kaj submunicipoj (norde). La municipa teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N-211 inter la km 143 kaj 146, kiu trapasas ankaŭ la montopasejon Mínguez (1253 m), krom de la regiona ŝoseo A-1510, kiu komunikas kun Rillo, kaj la lokaj ŝoseoj TE-08, kiuj konektas kun Utrillas, kaj TE-10, kiu konektas kun Alpeñés.

La orografio de la municipo estas markita de la valo de rivero Pancrudo kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La loĝloko mem kuŝas je 1233 msm.[1]

La municipa teritorio limas jene:

Nordokcidente: Torre los Negros kaj Torrecilla del Rebollar Norde: Fuenferrada Nordoriente: Vivel del Río Martín kaj Martín del Río
Okcidente: Alpeñés kaj Cosa Oriente: Martín del Río, Utrillas kaj Rillo
Sudokcidente: Lidón Sude: Rillo Sudoriente: Rillo

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, tiu loko sendependiĝis disde Daroca, kaj ekformis parton de la komunumo Sesma de Barrachina en la komunumaro Comunidad de Aldeas de Daroca, ĝis ties dissolvo en 1838.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado (ŝafoj) kaj turismo; iam estis minado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Pancrudo oni malaltiĝis ĝis nunaj 92 loĝantoj.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, kaj la urbodomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]