Pandanus tectorius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pandanus tectorius

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Pandanaloj, Pandanales
Familio: Pandanacoj, Pandanaceae
Genro: Pandano, Pandanus
Specio: P. tectorius
Pandanus tectorius
PARKINSON ex DU ROI
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
fruktaro
matura frukto

Pandanus tectorius estas specio de planto el la genro de la Pandano (Pandanus) ene de la familio de la Pandanacoj (Pandanaceae). La unua priskribo estis el la jaro 1774 fare de Sydney C. Parkinson. Sinonimo estas Pandanus veitchii. Tiu specio kreskas ofte sur la tropikaj insuloj de la Pacifiko. Ĝi estas la sola specio de Pandano, kiu hejmas en Havajo. En Havajo la arbo nomiĝas „Hala“.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pandanus tectorius estas ĉiamverda planto, kiu formiĝas ĝis 6 metroj, kelkfoje eĉ ĝis 10 metroj. La planto formas larĝan arbokronon kun perimetro de ĉ. 5 ĝis 12 metroj. La planto formas flankajn radikojn, kiuj stabiligas la arbon. La glavoformaj folioj estas 90–150 cm longaj kaj 5–7 cm larĝaj. La folioj havas akran randon kaj havas apud la meza ripo dornojn. Ekzistas ankaŭ kultivaroj sen dornoj. La folioj staras spirale.

Pandanus tectorius estas dioika. La masklaj arboj havas kremblankajn kaj grandajn brakteojn kaj grapolojn kun multe da odorantaj kaj malgrandaj masklaj floroj. Ĉe la inaj floroj kreskas 20 ĝis 30 cm grandaj ananassimilaj agregataj fruktoj. La fruktaroj estas manĝeblaj.

Ankaŭ la trunko estas malsama inter masklaj kaj inaj ekzempleroj: masklaj arboj havas ĉie tra la trunko malmolan lignan histon; la inaj arbotrunkoj nur estas malmolaj en la ekstera parto kaj la interno estas mola kaj fibra. La ina trunko tial estis uzata kiel akvotuboj.

La kromosomnombro estas 2n = 60 aŭ 70.

Disvastigado[redakti | redakti fonton]

La hejmregionoj de Pandanus tectorius estas norda Aŭstralio kaj Indonezio kaj trans vastaj partoj de la insularoj de la Pacifiko ĝis Havajo. La origina disvastejo ne estas konata; estas supozita ke la Polinezianoj disvastigis la planton. Eventuale la iama disvastejo estis Filipinoj kaj la insularo de la Pacifiko.

Hodiaŭ ĝi estas kultivata en aliaj partoj de la mondo, ekzemple Hindujo, Srilanko, Birmo kaj Filipinoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Oni uzas la foliojn kiel spicaĵo al kelkaj manĝaĵoj, ekzemple al kajao. La folioj ankaŭ efiku medicine. La folioj estas uzataj en antaŭaj jaroj por kovri tegmentojn; hodiaŭ ili ankoraŭ estas uzataj por plektaĵoj. El la mallarĝaj folistrioj oni faras litkovraĵojn, sandalojn, korbojn ktp.

La manĝebla fruktaro estas manĝata krude aŭ kuirite.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]