Turkmena grundogarolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pandera grundogarolo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turkmena grundogarolo
Turkmena grundogarolo
Turkmena grundogarolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Podoces
Specio: P. panderi
Podoces panderi
(Fischer, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Turkmena grundogarolo, Pandera grundogaroloGriza grundogarolo (Podoces panderi) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj kaj genro Podoces, kiu enhavas aliajn tri speciojn kaj kiuj loĝas altaltitudajn duondezertajn areojn el centra Azio al Mongolio.

Tiuj grundogaroloj montras adaptaĵojn al surgrunda vivo kiel longajn, fortajn gambojn adaptita al rapida kurado kaj kapablo saltegi al ŝtonegoj kaj rokoj kun granda viglo. Ties longaj, kurbaj dikaj bekoj estas adaptitaj al grundofosado kaj manĝerplukado.

La Turkmena grundogarolo estas ĝenerale griza sed pli helbruna en suba brusto kaj ventro, dum en supra brusto montras rimarkindan grandan rondoforman nigran makulon. Aliaj nigraj markoj estas en bridostrio el la ankaŭ nigra beko al la ankaŭ nigra okulo, sed ĉirkaŭita helgrize, kaj en vosto.

Kvankam ili kapablas flugi (ili faras tion malofte kaj relative malforte), ili preferas kuri kaj ankaŭ ripozas sur arboj kaj arbustoj.

La Turkmena grundogarolo troviĝas en Kazaĥio, Turkmenio kaj Uzbekio.


Referencoj[redakti | redakti fonton]