Pandiŝo
Aspekto
Pandiŝo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1909 |
Morto | 18-an de majo 1989 (79-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
PANDIŜO (naskiĝis 1910 - mortis la 18-an de majo 1989 en Ŝanhajo) estis E-instruisto kaj tradukanto, kunlaboranto de El popola Ĉinio.
Li eklernis Esperanton 16-jara kaj konstante aktivis por ĝi poste, unue kadre de sia laboro kiel fremdlingva instruisto kaj pere de korespondado kun kelkcento da esperantistoj en kvardek landoj. De 1949 li okupiĝis pri verkado kaj tradukado (li kunredaktis i.a. Ĉina Antologio (1949-1959)), kaj post la Kultura Revolucio reenkondukis Esperanton en la fremdlingvan fakultaton de Orient-Ĉina Normala Universitato. Dum la lastaj jaroj li okupiĝis pri vortarkompilado.