Panduro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kroataj panduroj ĉirkaŭ la jaro 1742
"Kroataj panduroj de (Trenck)" el Požega hodiaŭ

Panduro (popole ĉeĥe bandur, hungare pandúr; el la latina banderium) estis armita rajdista persona gardisto de kroataj nobeloj en la 17-a kaj la 18-a jarcentoj en la historia regiono de Slavonio kaj membro de aŭstra soldata taĉmento en sileziaj militoj.

En la 17-a kaj la 18-a jarcentoj la panduroj gardis limgardan zonon de Habsburga imperio rilate al Osmanida imperio. La taĉmentojn de panduroj kreis tiam plejparte kroatoj, rumanoj, hungaroj kaj serboj.

La plej konata trupo de panduroj estis volontula taĉmento verbita fare de barono kaj aventuremulo Franz (Franjo) Trenck. Temis pri mil viroj de tiu plej malbona reputacio: rabistoj, banditoj kaj profesiaj murdistoj. Pro sia aspekto ili intence similigis turkojn, per kio ili ankoraŭ pli multe hororigis la kontraŭulon. Ili estis tre respektata taĉmento, en la servoj de la reĝino kaj iperiestrino Maria Tereza ili koncentriĝis precipe al esploro kaj partizana batalo. Ili agadis ankaŭ en la ĉeĥa teritorio (Litoměřice, Beroun, en České Budějovice ili militkaptis milojn da praprusoj). Sed malo de ilia kuraĝo kaj batalemo estis nedisciplineco, krudeco rilate al la civila loĝantaro kaj senlima avideco, per ki eminetis precipe la barono Trenck mem. Diference de regula armeo la panduroj kostis nenion la ŝtaton, ili batalis nur por propra ĉasakiraĵo, tial Maria Tereza longe tenis sian ŝirman manon super Trenck. Sed fine li estis pro vico da krioj (propravolaj ekzekutoj, rabado sur la teritorio de la monarkio, seksatencoj) kondamnita al mortpuno, tiun ĉi verdikton la imperiestrino mildigis al ĝismorta malliberigado en Špilberk.