Saltu al enhavo

Paneroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paneroj el Svedio

Paneroj estas tre malgrandaj rompopecoj da pano.[1][2] Eroj de pano estas ofta kuirarta ingredienco en multaj partoj de la mondo. Ili estas uzataj tre diversmaniere, sed plej ofte por panumi manĝaĵon antaŭ fritado.

Paneroj por kuirado estas kutime faritaj el sekigita pano (ekzemple biskotoj), kiu estas erigita ekzemple per raspado, muelado, pistado, aŭ alia metodo. En iuj lingvoj oni nomas tion "raspita pano".

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

Kvankam kompreneble la vorto panero estas simple teknika kombino de la esperanta vorto pano kaj la sufikso -er-, tamen la vorto ankaŭ hazarde similas al vorto de la franclingva kuireja terminaro: tie la verbo paner [paNE:] signifas "kovri per malgrandigitaj eroj de seka pano (antaŭ ol friti ĝin)".[3] PIV limigas la vorton eskalopo, kiu principe povas esti iu ajn maldika, senosta tranĉaĵo de viando aŭ fiŝo, ke "plej ofte" temas pri "bovidaĵo", kutime "fritita" kaj tre ofte panumita", do "kovrita per paneretoj, kutime post trempo de la panumotaĵo en kirlita ovo".

Hispanaj krokedoj, ekzemplo de panumitaj fritaĵoj

Paneroj estas plej ofte uzataj por panumi diversajn manĝaĵojn antaŭ fritado, kio donas krispan tavoleton ĉirkaŭ la fritaĵo. Oni ankaŭ ofte uzas ilin por doni pli dikan aŭ firman strukturon al diversaj manĝaĵoj, ekzemple viandobuloj, viandopanoj, stufaĵoj, supoj, k.s. Iafoje oni ŝutas panerojn sur manĝaĵon kiel garnaĵon.

Panumado aŭ panerumado[4] estas metodo por kovri manĝaĵon en paneroj. Kutime oni kovras la manĝaĵon per faruno, poste per ovo, kaj laste per paneroj. Se oni fritas panumitajn manĝaĵojn en oleo, rezultas plaĉe krispa tavolo. Tia tavolo ankaŭ povas esti uzata por kunteni manĝaĵojn, kiuj alie disfalus aŭ fandiĝus dum fritado, ekzemple delikata fiŝaĵo aŭ fromaĝo. Fojfoje oni miksas spicojn, farunon, aŭ aliajn ingrediencojn en la panerojn antaŭ panumado.

Japanstilaj paneroj

[redakti | redakti fonton]
Japanstilaj paneroj el Irano
Tonkacu (japane 豚カツ), japana panumita kotleto de porko

Post la dua mondmilito ekestis en Japanio metodo produkti panerojn el pano, kiu estas bakita per elektro anstataŭ per varmo. La paneroj havas la formon de floketoj, kaj el ili rezultas pli krispa, pli malpeza panumaĵo, kiu sorbas malpli da oleo dum fritado. Tiaj paneroj populariĝis en Japanio ekde la 1960-aj jaroj, kaj poste disvastiĝis tra la mondo por uzado kaj en aziaj kaj en ne-aziaj manĝaĵoj.[5][6]

En okcidentaj landoj oni kutime nomas japanstilajn panerojn "panko". Tamen, en la japana lingvo la vorto panko (japane パン粉, laŭvorte "pan-pulvoro") indikas ĉiajn panerojn, ne nur japanstilajn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]