Panharmonikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
panharmonicon
(en la publikaĵo L'Illustration, la 25-an de majo 1846)

La Panharmonikon estis muzika instrumento inventita en 1805 de Johann Nepomuk Mälzel, samtempulo kaj amiko de Ludwig van Beethoven. Ĉe venko de la brita armeo sup duko de Wellington super la franca armeo sub Joseph Bonaparte en la batalo de Vitorio de 1813, Beethoven kreis sian komponaĵon "Venko de Wellington" (opus 91) por esti ludata sur ĉi impona meĥanika orkestra muzikilo. Ĝi estis unu el la unuaj aŭtomataj muzikaj maŝinoj, simila al la posta orkestriono.