Panika perturbo
| Panika perturbo | |
|---|---|
| tipo de malsano | |
| KIM-10 | F41.0 (panika perturbo), F40.01 (agorafobio kun panika perturbo) |
Panika perturbo estas angora neŭrozo de individuo karakterizita per subita timo, ofte sen ekstera kaŭzo, do anksieco. Dum paniko estas kutime kolektiva subita timiĝo de pli multaj individuoj, panika perturbo ĉiam nur aflikas unu individuon. En unu specifa kazo, la agorafobio, estas tamen konkreta situacio ekiganta la panikan perturbon, nome certaj lokoj, kie la suferanto perceptas certajn mediojn kiel danĝeraj aŭ malkomfortaj, ofte pro la vasta malfermiteco aŭ superpleneco de la medio. Tiuj situacioj inkludas, sed ne estas limigitaj al, malfermegaj areoj, same kiel nekontroleblaj sociaj situacioj kiel ekzemple la ebleco esti renkontitaj en butikcentroj, flughavenoj, kaj sur pontoj. Tial agorafobio en psikiatrio kalkuliĝas kiel specifa subformo de panika perturbo, kaj en klasifikoj kiel ekzemple la Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM) de la Monda Organizaĵo pri Sano havas apartan kodon. Simptomo de panika perturbo povas interalie esti dispneo, do la subjektiva percepto de spirmanko, senspiro aŭ aermalsato, kio kutime rezultas en anhelado.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vaskar MUKERJI. "la 11-a ĉapitro" (angla). Butterworth. 1990. Dyspnea, Orthopnea, and Paroxysmal Nocturnal Dyspnea.“Krome, dispneo povas okazi dum febraj kaj hipoksiaj statoj kaj kune kun iuj psikiatriaj kondiĉoj — ekzemple, anksieco kaj panika perturbo.”
