Panjo Kario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Kario (apartigilo)

Panjo Kario, en angla Mother Carey, estas supernatura figuro personiganta kruelan kaj minacantan maron en la imago de anglalingvaj maristoj de la 19-a jarcento. Ŝi estis simila rolulo al Davy Jones (kiu povus esti ŝia edzo).

La nomo ŝajne derivas el la latina esprimo Mater cara ("aprezata panjo"), kiu povus aludi al la Dipatrino.

Ŝtormopetreloj (laŭ maristoj animoj de mortintaj aŭ dronintaj maristoj) estis nomataj Mother Carey's Chickens (kokidoj de Panjo Kario). La Giganta petrelo estas nomata Ansero de Panjo Kario.