Pano kaj ludoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pano kaj ludoj (latine: Panem et circenses) estas metaforo por malprofunda rimedo de registaro plaĉi al la popolo de lando. La metaforon unue uzis Juvenalo en sia deka satiro, signifante la nursolaj zorgoj restantaj de la romianoj kontraŭ civitismo kaj heroeco. Tion profitis la regantaj klasoj, el kiuj kelkaj postenoj havis respondecon pri la organizado de ludoj kaj eĉ disdonado de pano dum krizaj epokoj.

Ekde politika vidpunkto oni povas konsideri, ke ĝi estas ŝtata ruzaĵo por devojigi la popolojn for el la veraj problemoj kiaj estus en romia epoko la sklaveco, malegaleco de klasoj, malsategoj ktp. En la aktuala okcidenta socio, oni povas konsideri, ke la favora traktado de sportoj ĉefe ekde amaskonunikiloj (futbalo, olimpiaj ludoj ktp.) ludas saman rolon por forkonduki homojn el eventuala luktado por plibonigo de siaj vivkondiĉoj, ŝanĝoj de reĝimo ktp. Tio plej evidentiĝis el diktatorecaj reĝimoj (Monda Ĉampioneco de Futbalo en Meksiko, Olimpiaj Ludoj en Pekino ktp.).