Panorama (televida serio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Panorama estas fama brita televida serio, kiu proponas novaĵraportojn tra la tuta mondo. Ĝi estis fondita la 11-an de novembro 1953 sur la televidkanado BBC One kaj celis koncentriĝi sur enketĵurnalismo. La unua prezentanto estis Pat Murphy, kiu ankaŭ estis ĵurnalisto de la gazeto Daily Mail. Ĝi nun estas prezentata de Jeremy Vine.

Ĝi inspiris samnoman germanan televidserion.