Panorama bildo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Panoramaj bildoj prezentas bildon, foton, pentraĵon, kiu donas iluzion de realo. Se la spekta angulo estas 360 gradoj, oni nomas tiun ankaŭ rundbildo. Panoramobildoj gravas por agrikulturo kaj arĥitekturo. Satelitaj fotoj estas ofte panoramaj fotoj.

Sunsubiro ĉe Königswalde
Sunsubiro ĉe Königswalde

Panorama pentraĵo

La tekniko de rundbildoj (rundpentraĵoj) estis elpensita de la irlanda Robert Barker (1739-1806) kaj estis jam patentita en 1787. Li pentris panoramon de Edinburg poste la rusan militŝiparon. La tekniko iĝis tre populara en la 19-a jarcento. La panoramaj pentraĵoj povas estis altaj ĝis 15 m kaj ofte larĝas 100 m. Ĉ. 1830 oni metis la pentraĵojn en tridimensian scenon kun figuroj.

Dismonde ekzistas ĉ. 70 panoramaj pentraĵoj, la plej granda en urbo Wuhan (Ĉinio) kun grando de 135 x 18 m, 2430 m².

Hungario:

La panorama tekniko pluevoluis per disvastiĝo de la fotografado kaj aperis fotilo, per kiuj oni povas fari panoramajn fotojn. Aperis ankaŭ la panorama tekniko ĉe komputiloj, televidiloj.

Artikoloj kun panorama bildo