Pantanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.
Pantanalo en pluva sezono

Pantanalo, portugallingve Pantanal (laŭlitere "marĉaro"), estas grava ekosistemo de Sudameriko. Ĝi havas ĉirkaŭ 230 mil km². Ĝi okupas la centron de Brazilo (parto de Mato Grosso kaj Mato Grosso do Sul) kaj nordo de Paragvajo kaj okcidento de Bolivio (kie oni nomas ĝin Chaco [ĉako] hispanlingve). Unesko konsideras ĝin monda natura heredaĵo kaj biosfera rezervejo.

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo, temas pri tersupraĵa ekoregiono el la neotropisa ekozono kiu biome apartenas al inunditaj herbejoj kaj savanoj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "pantanalaj inunditaj savanoj".

Ĝeneralaj aspektoj

Pantanalo konstituas ebenaĵon kun ĉ. 230 mil km², el kiuj 150 mil km² troviĝas en Brazilo. Malgraŭ la noma signifo "marĉaro", ne estas multaj marĉoj en la ekoregiono. En brazila Pantanalo estas dek subregionoj :

  • Cárceres, nordokcidente;
  • Poconé, norde;
  • Barão de Melgaço, nordoriente;
  • Paraguai, oriente;
  • Paiaguás (aŭ Taquari), centre;
  • Nhecolândia, ankaŭ centre;
  • Abobral, centre-sude;
  • Aquidauana, okcidente;
  • Miranda, sudoriente;
  • Nabileque, sude.

Komence, la ekoregiono estis interna maro kiu sekiĝis milionoj da jaroj antaŭ hodiaŭ. Restis ebenaĵo plena de montetoj kaj malfundaj depresioj. Tra ĝi kuras multaj riveroj de la baseno de rivero Paragvajo. La ĉefaj riveroj de la ekoregiono estas :

Estas du sezonoj: pluva kaj seka. Dum la seka sezono (majo-oktobro) aperas kampoj, kaj la riveroj revenas al siaj kursoj. Dum pluva sezono (novembro-aprilo), la riveroj eliras siajn enfluejojn kaj Pantanalo fariĝas interna lagego kaj la montetoj iĝis insuloj.

La flaŭro kaj faŭno de la regiono estas riĉegaj.

Vidu ankaŭ


Neotropisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj
NT0904 Evergladoj  Usono
NT0907 Pantanalo  Bolivio,  Brazilo,  Paragvajo

Eksteraj ligiloj