Papa Konsilantaro de Justeco kaj Paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papa Konsilantaro de Justeco kaj Paco
pontifika konsilio
Komenco 1967 vd
Fino 31-a de decembro 2016 vd
Poste Dicastery for Promoting Integral Human Development vd
vdr

Papa Konsilio de Justeco kaj PacoPapa Konsilantaro de Justeco kaj Paco estas administra fako de la Roma Kurio. Ĝiaj celo kaj funkcio estas precizigitaj en artikoloj 142 ĝis 144 de la apostola konstitucio Pastor Bonus: "Konsilio tia taskiĝas por ke justeco kaj paco en la mondo estu promociitaj laŭ evangelio kaj laŭ la Katolika Sociala Doktrino" [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La komisiitaro de la papa Justeco kaj Paco estis kreita de papo Paŭlo la 6-a) la 6an de januaro 1967 per la Motu Proprio Catholicam Christi Ecclesiam [2]. Tiu fondaĵo realigas inviton de la Dua Vatikana Koncilio esprimita en la pastorala konsttucio Gaudium et Spes[3]: Konsiderante la senmezuran mizeron kiu kuntrenas, ankoraŭ en niaj tagoj, la plejan parton de la homaro, por ĉie favori la justecon kaj samtempe disvastigi en ĉiuj lokoj la amon de Kristo al la povruloj, la Koncilio, siaflanke, opinias tre dezirebla la fondaĵon de organismo de la universala eklezio, taskita instigi la katolikan komunumon al la progreso en la malriĉaj landoj kaj al la sociala justeco inter la nacioj” (Art. 90-3).

Taskoj de la Konsilio[redakti | redakti fonton]

Inter la taskoj de tiu Konsilio listigitaj Pastor Bonus elstaras:

  • La konsilio pliprofundigas la katolikan Sociala Doktrinon aparte en aferoj koncernantaj la rilatojn inter laboristoj kaj entreprenistoj.
  • Ĝi kolektas kaj taksas la informojn kaj rezultojn de la esploroj pri justeco kaj paco, la progreson kaj malobservojn de la homaj rajtoj. Ĝi prizorgas la kreskon de la rilatoj kun la internaciaj organismoj sincere engaĝiĝantaj por starigi la valorojn de la justeco kaj paco.
  • Ĝi celas altiri la publikan sentemon al la antaŭenpuŝo de la paco.

La Konsilio por la Justeco kaj Paco distingiĝis inter la kreintoj de la Kompendio de la Katolika Sociala Doktrino. [4]

Ĝi samenergie interesiĝas pri la problemoj de la respekto de la kreaĵaro, de la medio kaj de ekologio.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La Papa Konsilio de Justeco kaj Paco havas prezidenton, helpatan de Sekretario kaj de Subsekretario, ĉiuj nomumitaj de la Papo por periodo de 5 jaroj. Laikoj, religiuloj kaj pastroj de diversaj naciecoj konstituas permanentan teamon por la konkretigo de la programoj asignitaj.

Entute la Konsilio inkluzivas 40 membrojn kaj certan nombron de konsultiĝaj spertuloj, ĉiuj indikitaj de la papo, ŝarĝitaj por kvin jaroj. Ili, el diversaj ladoj de la teraj kontinentoj kunvenas periode kiel ĝenerala asembleo kiu grandplane engaĝas la grupojn sekvi la “signojn de la tempo” esplorante kaj aktivante en apartaj cirkonstancoj.

La konsultiĝaj spertuloj, kutime sciataj pri Katolika Sociala Doktrino, povas esti kunvokitaj por apartaj temoj.

Ekde 24 de oktobro 2009, la Konsilio estas prezidata de kardinalo Peter Kodwo Appiah Turkson.

Kronotakso de la Sekretarioj de la Konsilio de Justeco kaj Paco[redakti | redakti fonton]

Elstaraj konsultaj spertuloj en la Konsilio de Justeco kaj Paco[redakti | redakti fonton]

Internaj ligoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Consilium eo spectat, ut iustitia et pax in mundo secundum Evangelium et socialem Ecclesiæ doctrinam promoveantur.
  2. La Motu Proprio Catholicam Christi Ecclesiam
  3. france La constitution pastorale Gaudium et Spes
  4. Le compendium de la doctrine sociale de l'Église

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]