Papa kapuĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benedikto la 16-a kun kamaŭro

Papa kapuĉo, aŭ papa kaskokamaŭro (latine camaurus) estas eksterliturgia kapkovrilo realigita en ruĝa veluro kaj borderita je blanka ermenfelo aŭ je cignaj plumoj, uzita de la papoj okaze de dumvintraj eliroj, ĉar, malsame ol vertoĉapo, tiu ĉapo protektas la kapon kaj orelojn el frosto. Dum la semajno in albis (vestibus = en blankaj vestoj, la unua post pasko) tia ĉapo estas blanka. Kutimiĝis ankaŭ somera versio de tiu papa ĉapo: ĉi-kaze, satena.

Tia papa ĉapo estis eksurmetita de la papoj ekde la dudeka ĝis la dekoka jarcentoj, kaj poste estis delasita ĝis Leono la 13-a (1878–1903) kaj poste ĝis Johano la 23-a (1958–1963). Post pli ol 40 jaroj la papa ĉapo estis utiligita de Benedikto la 16-a okaze de ĝeneralaj aŭdiencoj de la 21-a kaj 28-a de decembro 2005.

Etimologiistoj trovas, ke la mezepoka camaurus (camauro en la itala), estas la latina pli moderna versio de la latina camelaucum (kamelàukum), siavice evoluo de la greka καμελαυχίον, kiu signifas ĉapelon kamelharan, kiu evidente referencas al la unua materialo, el kiu ĝi estis farita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]