Papago de Rüppell
Ina plenkreskulo en Namibio | ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
| Poicephalus rueppellii | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Papago de Rüppell (Poicephalus rueppellii, laŭ kio ankaŭ Rupela papago) estas papago el genro de longflugilaj papagoj, kiu reproduktiĝas en grandaj areoj de Afriko. Ĝi estas birdo endemia de sudokcidenta Afriko el centra Namibio ĝis sudokcidenta Angolo. Ili vivas en savano kie estas arboj aŭ en seka arbaro. Ĝi estas pl ofta proksime de akvofluejoj aŭ riveroj. La nomo rememoras la germanan naturscienciston kaj esploriston Eduard Rüppell.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]

La papago de Rüppell estas 22–25 cm longa kaj pezas 121–156 g. Ĝi havas ĝenerale malhelbrunan koloron kaj ĝia kapo estas malhelgrizeca. Plenkreskaj kaj masklaj kaj inaj birdoj havas kelkajn flavajn plumojn sur la antaŭa rando de la flugiloj, kaj flavajn plumojn kovrantajn iliajn suprajn krurojn; ĉe nematuraj birdoj, la flavo estas obtuza aŭ mankas. Ili estas sekse dimorfaj; plenkreskaj inaj birdoj havas bluajn plumojn sur la malsupra dorso kaj la pugo, dum masklaj birdoj perdas ĉi tiun bluan plumkoloron kiam ili maturiĝas.
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La papago de Ruppell manĝas ĉefe semojn, florojn, foliojn, artropodojn kaj ŝelon. Oni trovis, ke dum la pluvsezonoj ili preferas manĝi florojn kaj insektojn. Konstante ili manĝas Terminalia pruniodies kaj foje ili ankaŭ manĝas fruktojn, preferante pli molajn kaj delikatajn.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La papago de Rüppell nestas en arbaj kavaĵoj. La ovoj estas blankaj kaj kutime estas po tri aŭ kvar en ĉiu ovodemetado. La ino kovas la ovojn dum ĉirkaŭ 28 tagoj kaj la papagidoj forlasas la neston ĉirkaŭ 68 tagojn post eloviĝo.[1]
Statuso
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas protektata specio, listita ĉe CITES en la apendico II.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.
- Guide to the Senegal Parrot and its family. M.S. Allan & D. Deter. Barron's. (ISBN 0-7641-0332-6)
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- del Hoyo, J., et al., eds. (1997). Handbook of the Birds of the World 4: 415. Lynx Edicions.
- Photograph on CITES website
- Richard G. Selman, Mike R. Perrin, Margaret L. Hunter & W.R.J. Dean (2002) The feeding ecology of Rüppell's Parrot, Poicephalus rueppellii, in the Waterberg, Namibia, Ostrich, 73:3-4, 127–134, DOI: 10.1080/00306525.2002.11446741
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parrots.org Arkivigite je 2015-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Papago de Rüppell – Speciteksto en The Atlas of Southern African Birds.
| ||||||||||||||||||


