Papera aviadilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skizo pri farado de tradicia papera aviadilo.

Papera aviadilo estas ludilo farita el papero. Ĝi estas eble la plej ofta formo de origamio.

La apuda skizo montras la eble plej bazan formon de papera aviadilo; ekzistas pli komplikaj, kiuj parte pli imitas la formon de realaj aviadiloj, parte provas plibonigi la aerodinamikajn ecojn, la flugkapablon. Lanĉado de papera aviadilo ordinare okazas per ĵeto el la mano. Kelkaj modeloj, precipe el dika aŭ plurfoje faldita papero, estas lanĉeblaj per kaŭĉuka bendo.

Supozeble la plej frua papera aviadilo estis farita en 1909. En 1930 Jack Northrop (kiu kunfondis korporacion Lockheed) pli fame uzis paperajn aviadilojn por provi ideojn pri realaj aviadiloj.

Multaj homoj provis rompi rekordojn pri plej longa tempo en aero de papera aviadilo. Ken Blackburn tenis la rekordon de 1983 ĝis 1996 kaj regajnis ĝin en 1998, per daŭro de 27,6 sekundoj. Ĝin sekvis Takuo Toda (戸田 拓夫), Japan (11-an de aprilo) per 27,9 s. La plej longan distancon (58,8 m) atingis Tony Felch, USA (21-an de majo 1985)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]