Papera tigro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Papera tigro estas la laŭvorta traduko de la ĉina frazo zhǐ lǎohǔ (ĉine 紙老虎), signifanta iun ajn personon aŭ organizaĵon ŝajne timigantan kiel tigro, sed kiu estas vere sendanĝera.

La frazo aperas jam en antikvaj ĉinaj tekstoj. La frazo disvastiĝis eble dank' al Mao Zedong, kiu uzis tiun esprimon en 1956 en intervjuo kun usona ĵurnalisto Anna Louise Strong (ĉiuj reakciuloj estas paperaj tigroj). Li poste uzis la frazon rilate al Sovetunio: la papera tigro havas nukleajn dentojn.