Paperetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paperetoj estas ludo ludata per vortoj de iu parola lingvo.

La ludo estis elpensita kiel trejnado por ontaj ludantoj de Kio? Kie? Kiam?.

Por la ludo bezonatas ne malpli ol 4 ludantoj kaj kvanto de la ludantoj devas esti para.

Por ludi ludantoj sidas en rondo kaj disdividiĝas je teamoj, ĉiu teamo konsistas el 2 homoj, kiuj sidas en la kontraŭaj lokoj en la rondo.

Unue ĉiu ludanto skribas sur paperetoj iujn vortojn en iu antaŭe difinita kvanto (ekzemple 10) kaj ĵetas ilin ĉiujn en ujon.

Poste komenciĝas la ludo mem.

Ludantoj unu post la alia laŭ la rondo en iu direkto (dekstrume aŭ maldekstrume) prenas po unu papereton el la ujo kaj provas klarigi la skribitan tie vorton al la alia homo de sia teamo. Dum klarigo ne permesatas uzi samradikajn vortojn kun la skribita vorto. Se la alia teamano post la klarigo sukcesas prononsi la vorton la papereto eligitas el la ujo kaj kalkuliĝas kiel poento al la teamo, se ne la papereto estas metita en la ujon por daŭrigo de la ludo. Por klarigado estas limigita tempo, ekzemple 30 sekundoj. Dum tiu tempo eblas klarigi kelkajn vortojn. Ĉiu aliaj teamoj tiam dume silentas.