Paperklipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paperklipo

Paperklipopaperfiksilo estas plurfoje kurbigita metala drateto, per kiu oni kunigas kelkajn foliojn da papero sen damaĝi la paperon. La ŝtaldrato plejofte estas kromiita sed ankaŭ povas esti plastizita en variaj koloroj. Krom la metala modelo ankaŭ la plasta varianto ekzistas.

Vaalera paperklipo

Alia paperklipo estas la Vaalera paperklipo, ĝi estas ortangulo, ĉe kio la finaĵoj paralelis laŭlonge de la longa flanko. La norvego Johan Vaaler akiris en 1899 kaj 1901 patenton por ĝi, sed la maŝino per kio ĝi estis farata jam pli frue akiris patenton.

Dum la Dua Mondmilito la paperklipo fariĝis en Norvegio simbolo de rezisto, kiam bildoj de la reĝo Haakon VII de la nazioj estis malpermesataj. Pro honoro al Vaaler ekde 1989 en la ĉefurbo Oslo situas enorma paperklipa statuo je pli ol 6 metrojn alta kaj je pli ol 600 kilogramojn peza.