Papervespoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papervespoj sur parto de granda nesto, en Kalifornio.
Wasp colony.jpg
konstruado de kolonio

Papervespoj estas vespedaj vespoj kiuj arigas fibrojn el mortinta ligno kaj tigoj, kiujn ili miksas kun salivo kaj uzas por konstrui akvo-rezistajn nestojn fare de griza aŭ bruna papereca materialo. Kelkaj tipoj de papervespoj estas nomitaj ankaŭ ombrelvespoj, pro la distinga desegno de iliaj nestoj.[1]

Specioj[redakti | redakti fonton]

La nomo "papervespoj" tipe referencas al la membroj de la vespeda subfamilio Polistenoj, kvankam ĝi ofte populare inkludas membrojn de la subfamilioj Vespenoj (vespoj kaj flavveŝtuloj) kaj Stenogastrenoj, kiuj ankaŭ faras nestojn el papero. Dekdu specioj de papervestoj de la genro Polistes estis identigitaj en Nordameriko kaj proksimume 300 specioj estis identigitaj tutmonde. La plej ofta papervespo en Eŭropo estas Polistes dominula.[2] La malnovmonda tribo Ropalidiini enhavas aliajn 300 speciojn, kaj la neotropisaj triboj Epiponini kaj Mischocytarini havas po ĉirkaŭ 250 pliajn, kaj tiele la totala nombro de veraj papervespoj tutmonde estas ĉirkaŭ 1100 specioj, preskaŭ duono el kiuj povas troviĝi en la neotropisoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Paper Wasp" Microsoft Encarta Online Encyclopedia 2006.
  2. James M. Carpenter Distributional checklist of the species of the genus Polistes (Hymenoptera: Vespidae; Polistinae, Polistini). Arkivita el la originalo je 2009-07-10. Alirita 2009-02-09. Arkivigite je 2009-07-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-10. Alirita 2019-10-04.