Papicha (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papicha
filmo
Originala titolo Papicha
Originala lingvo franca lingvo • araba lingvo
Kina aperdato 2019
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Mounia Meddour
Produktisto(j) Mounia Meddour • Xavier Gens
Scenaro Mounia Meddour • Fadette Drouard
Muziko de Robin Coudert
Rolantoj Lyna Khoudri • Shirine Boutella • Yasin Houicha • Zahra Doumandji • Nadia Kaci
Honorigoj Valois du public
IMDb
vdr

Papicha [elp. papiŝa] estas internacie kun-produktita (Francio, Alĝerio, Belgio kaj Kataro) dulingva (araba-franca) dramo-filmo el la jaro 2019, reĝisorita de Mounia Meddour. La filmo elvokas jardekon de perforto kaj terorismo en la 1990-aj jaroj en Alĝerio kaj estas odo al la povo de virinoj.

Ĝi estis montrita ĉe la Filmfestivalo de Cannes en 2019 en la sekcio Un Certain Regard [1]. Ĝi estis elektita kiel la alĝeria partoprenanto al la filmokonkurso por Plej bona internacia longdaŭra filmo ĉe la 92-aj Akademiaj Premioj[2] kaj ricevis tri premiojn ĉe la franclingva Kinfestivalo de Angulemo. Ĝi estis elektita la plej bona arablingva filmo ĉe la kinfestivalo de El Gouna (en Egipto).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En la filmo Papiĉa (araba por 'bela, modokonscia knabino', kvazaŭ araba 'hipstero'), 18-jara universitata studento pri literaturo, revas fariĝi iutage mododezajnisto en la rolulo de Nedjma kiu rezistas konservativismon dum la Alĝeria Enlanda Milito kaj provas organizi modo-paradon en sia universitata loĝejo en 1990. Dum tiu periodo multaj riĉuloj kaj pli alte edukitaj personoj klopodis amase forlasi la landon kaj elmigri al 'pli prosperaj' landoj. La restintaj loĝantoj malrapide forglitis en religian fundamentisman politikon. Ĉi tiu politika grupo volas trudi sian volon en ĉiuj kampoj de la vivo: virinoj ekzemple portu nikabon kaj la virino kiu ne faras tion konstante riskas esti en danĝers situacio.

La filmo temas pri emancipiĝo, sed ankaŭ pri samseksemo, malfideleco, familiaj ligoj kaj religio.

Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]

Lyna Khoudri kiel Nedjma (ĉefrolantino)

Marwan Zeghbib kiel Karim

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La filmo montras tre realisme la kulturan etoson en kiu junaj knabinoj baraktas por vivi siajn revojn kiuj tute kontrastas kun la altruditaj valoroj de la medio en kiu ili vivu. Okcidentaj spektantoj malfacile povas imagi kiom diferencas la 'nenormala' vivostilo de la roluloj en Alĝerio ĉar tiuj tre similas al siaj propraj vivostiloj. Pro tiu kultura barilo inter la du kulturoj la vorto Papiĉa (ofendema vorto en ĝia kultura kunteksto) eĉ ne estis uzata pro nescio de la araba fare de multaj okcidentanoj. Eble tio ankaŭ okazis kun multaj pliaj nuancoj kaj lertaj politikaj komentoj, kiuj eble restas kaŝitaj en ĉi tiu filmo pro manko de interkulturaj scioj[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Cannes festival 2019: full list of films". The Guardian.
  2. (en) "Oscars: Algeria Submits 'Papicha', Kicking Off International Feature Film Race". Deadline Hollywood. la 12-an de julio 2019.
  3. (nl) Film Fest Gent, Lost in Translation, recensie Papicha, la 12-an de oktobro 2019, alirite la 6-an de novembro 2019.