Lepidoptera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Papilio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tiu ĉi artikolo temas pri ordo de papilioj. Pri specio de tagpapilio el papilionoedoj temas artikolo Makaono.


Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Lepidopteroj
Ornithoptera euphorion, la plej granda papilio en Aŭstralio (Zoo de Melburno).
Ornithoptera euphorion, la plej granda papilio en Aŭstralio (Zoo de Melburno).
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Lepidopteroj Lepidoptera
Superfamilioj kaj familioj

vidu maldekstre

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Lepidopteroj (aŭ Papilioj science Lepidoptera Linné, 1758) estas la biologia ordo de papilioj. Larvo de lepidoptero nomatas raŭpo.

Laŭ la nuna scienca stato, la divido de la biologia ordo al precipe dumtage kaj precipe dumnokte flugantaj specioj ne havas klarajn biologiajn kriteriojn, same ne la divido al pli grandaj (latine Macrolepidoptera) kaj pli etaj (Microlepidoptera) lepidopteroj. Tamen por iom pli facila ordigo de la multegaj specioj de la ordo tiuj kategoriigoj daŭre praktike uzatas, kaj kompreneble ankaŭ la tradiciaj vortoj "papilio", "tagopapilio", "noktopapilio" kaj "tineo", multe pli aĝaj ol la moderna biologia taksonomio, en ĉiutaga lingvouzo plu uzatas kaj tial respeguliĝu en vikipedio.

Lepidopteroj kreas la duan plej grandan ordon de insekto, tuj post skaraboj. Ili estas disvastigitaj tra la tuta mondo krom Antarkto, la ordo nombras ĉirkaŭ 180 000 specioj. Per la papilioj okupiĝas lepidopterologio.[1]


Etimologio[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo lepidopteroj (latine lepidopterae) venas el la greka lingvo kaj estas kunmetaĵo el λεπίς lepisskvamo‘ kaj πτερόν pteronflugilo‘. La fakte uzata vorto en la malnovgreka lingvo por papilio estis ψυχή psike, origine uzata por priskribo de "venteto, spiro, animo respektive psiko". La esperanta vorto venas el la latina lingvo, kiu havas ekzakte la saman formon kiel en Esperanto, do papilio, kaj de la latina vorto devenas ankaŭ la franca nomo papillon. En la germana kiel ekzemplo de ĝermana lingvo la vorto papilio estas „Schmetterling“ [Ŝmetaling], dokumentita unuafoje en 1501, kio venas de la orientmezaltgermana vorto Schmetten, por acida laktokremo, de kiu iuj specioj estas aparte altirataj. Superstiĉe papilioj en iuj partoj de Germanlingvio dum la mezepoko eĉ konsideriĝis aliformigoj de sorĉistinoj, kiuj celis ŝteli laktokremon aŭ lakton, pri kio atestas historiaj agrikulturaj nomoj kiel MilchdiebMolkenstehler - "laktoŝtelulo". La angla vorto butterfly ("butera muŝo" aŭ "butera flugulo") same akcentas la intereson de papilioj pri laktoproduktaĵoj. La germana vorto Schmetterling tamen nur en la dua duono de la 18-a jarcento kutimiĝis en la ĝenerala lingvaĵo: ĝis tiam, ekzemple ankoraŭ en historia biologia verko de Rösel von Rosenhof el 1749, papilioj ankoraŭ nomiĝis „Tagvögel“ ("tagaj birdoj", en moderna germana Tagfalter) aŭ „Nachtvögel“ ("tagaj birdoj", en moderna germana Nachtfalter). En la sudorientaj germanaj dialektoj de Silezio kaj Sudetio, kaj ankaŭ en Svislando, ankaŭ uzatis la formo „Sommervogel“ ("somera birdo", paralele al la dana vorto sommerfugl. La krome en Germanlingvio uazata vorto Falter ne rilatas al "faldado" de la flugiloj, sed venas de la malnovaltgermana vorto fifaltra kaj la anglosaksa fifealde, kio per duobligo de la konsonanto "f" aludis al la tre rapida moviĝo de la papiliaj flugiloj, laŭ sono iom simila alripetiĝanta sono "f". Ankaŭ en la itala vorto farfalla rekoneblas la duobligo de la konsonanto "f".

Listo de la familioj de lepidopteroj[redakti | redakti fonton]

Heteroceroj (noktopapilioj kaj tineoj)[redakti | redakti fonton]

Iphiclides podalirius, suĉanta nektaron de floro de mento, fotita finsomere en la Puatua Marĉo.

Ropaloceroj (tagopapilioj)[redakti | redakti fonton]

Monotrisioj, kiuj entenas papiliojn, kies larvoj fosas[redakti | redakti fonton]

Tagaj papilioj kaj noktaj papilioj[redakti | redakti fonton]

La papilioj kutime estas dividataj en tagajn kaj noktajn papiliojn, la tiel nomataj krepuskaj, sed tiu ĉi divido estas laŭcela kaj ĝi ne respondas al sciencista sistemo.

Diferencoj inter la taga kaj la nokta papilio::

Hypercompe scribonia, tipa reprezentanto de nokta papilio
  • La noktopapilioj estas kutime akvivaj nokte, sed ekzistas esceptoj. Estas noktaj papilioj, kiuj estas akvivaj dumtage, sed la tagaj papilioj nokte ne.
  • La sidanta nokta papilio plimulte tenas la flugilojn tegmentforme kunmetitaj, la tagaj papilioj ripozas kun la flugiloj kunmetitaj super la korpo.

Signifaj kolektoj[redakti | redakti fonton]

Papiliaj domoj[redakti | redakti fonton]

Specialaj zoologiaj ĝardenoj kaj botanikaj ĝardenoj kun vivaj papilioj. Dum lastaj 30 jaroj estis malfermitaj da ili centoj tra la tuta monto, kelkaj portas nomon Butterfly garden, aliaj Papilliorama.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • Natural History Museum en Londono havas la plej malnovan kaj unu el la plej grandaj kolektoj de papilioj en la mondo. Krom tio ĝi aranĝas la tn. Papiliajn semajnfinojn kun prezentado de la vivaj papilioj.
  • Munkena Muzeo Witt havas la plej grandan kolekton de noktopapilioj en la mondo.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CoJeCo.cz. Alirita 2012-07-02.