Saltu al enhavo

Papiruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Papirusopapiro[1] estas folio el tigaj ŝeloj de papirusaj ciperoj preparita por ricevi skribaĵojn, kutima skribsurfaco de antikva Okcidentazio ĝis Eŭropo. La nun ekzistantaj tekstoj de la duakanonaj libroj estas en la greka, kvankam de kelkaj ekzistis pli fruaj versioj en la hebrea aŭ aramea, pri kio atestas iuj papirusoj.

Laŭ Francisko Azorín papirusopapiro estas Egipta cipero, kies fibroteksaĵon la antikvuloj uzis por sbribi k. desegni. Paleografia dokumento skribita sur folio de tia teksaĵo.[2] Li indikas etimologion el la greka papiros kaj de tie la latina papyrus antiquorum.[3]

La papiruscipero estas speco de "kano" vegetanta en Afriko kaj Mezoriento.

Famaj papirusoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. En NPIV papiro estas papiruso (en kunmetaĵoj), dum papiruso estas specio de cipero (Cyperus papyrus), plurjara herbo kun mallonga, manĝebla rizomo kaj kun triflankaj tigoj enhavantaj grandan, blankan medolon; hejma en Centra Afriko kaj Nil-valo, marĉeja, uzata por korbofarado kaj espartado kaj tiele sinonimo de papiruscipero; papereca skribmaterialo, pasintece preparata, precipe en antikva Egiptio, el la tigmedolo de papiruso; kaj skribfolio, tiel preparita. NPIV [1] kaj [2] Alirita la 6an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 158.
  3. Azorín, samloke.