Papuo-Nov-Gvineo
Papuo-Nov-Gvineo, oficiale la Sendependa Ŝtato de Papuo-Nov-Gvineo (angle: Independent State of Papua New Guinea, tokpisine: Independen Stet bilong Papua Niugini) estas ŝtato en Oceanio, en la Pacifika Oceano. Ĝi okupas la orientan duonon de la insulo Nov-Gvineo kaj plurajn apudajn insulojn. Ĝi havas landlimon kun Indonezio. Ĝia ĉefurbo estas Port-Moresbo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Historio[redakti | redakti fonton]
Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]
Papuo-Nov-Gvineo estas administre subdividata en 19 provincoj kaj la Nacia Ĉefurba Distrikto de Papuo-Nov-Gvineo, kiuj samtempe estas arigataj en kvar regionoj:
- Regiono Altaj Teroj: Simbu, Orientaj Altaj Teroj, Enga, Sudaj Altaj Teroj, kaj Okcidentaj Altaj Teroj.
- Regiono de Insuloj: Orienta Nov-Britujo, Manus, Nova Irlando, Bougainville, kaj Okcidenta Nov-Britujo.
- Regiono Momase: Orienta Sepik, Madang, Morobe, kaj Sandaun aŭ Okcidenta Sepik.
- Regiono Papuo: Centra, Golfo, Golfeto Milne, Oro, Okidenta kaj la Nacia Ĉefurba Distrikto.
Momase estas akronimo kiu kombinas la unuajn du literojn de Morobe, Madang, kaj Sepik.
Politiko[redakti | redakti fonton]
La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Papuo-Nov-Gvineo de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Papuo-Nov-Gvineo.
Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]
Papuo-Nov-Gvineo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Lingvoj[redakti | redakti fonton]
Papuo-Nov-Gvineo estas la plej lingve diversa lando en la mondo, kun pli ol 800 lingvoj.
Ĝi havas tri oficialajn lingvojn: la anglan, la hirimotuan (piĝinon bazitan sur la motua lingvo) kaj la tokpisinan, angla-bazitan kreolon, kiu estas la lingvafrankao en la lando.
Naturo[redakti | redakti fonton]
Faŭno : Novgvinea tigrardeo
Kulturo[redakti | redakti fonton]
Mathias Kauage. Aliaj konataj artistoj estas Timothy Akis (desegnaĵoj), Avavo Kava (hohao[1]), Marie Taita Aihi (teksaĵoj), Ruki Fame (feraj skulptaĵoj).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- (eo) Tibor Sekelj, La papua taglibro, rememoroj verkitaj en 1976, baldaŭ post la sendependiĝo de Papul-Nov-Gvineo, pri vojaĝo okazinta en 1971, eld. DEC, Đurđevac, 2016, 248 paĝoj, ISBN 9789535841852, tradukinto: J. Pleadin[2]
- (en) Ulli Beier (2005), Decolonizing the mind - the impact of the university on culture and identity in Papua New Guinea, 1971-74, Pandanus Online Publications, ISBN 1 74076 137 5 (libere legebla reta versio, pdf)
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Noto : Hohao estas gravurarta bildo kiu simbolas pragepatrajn spiritojn kaj per kiuj la popolo de Orokolo komunikis kun siaj pragepatroj.
- ↑ (eo) La papua taglibro, eld. Dokumenta Esperanto-Centro (DEC), Libroservo de Universala Esperanto-Asocio, 2016
|