Papua lorio
Aspekto
En Bestoĝardeno de Fort Worth | ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
| Charmosyna papou | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Papua lorio (Charmosyna papou) aŭ Okcidentpapua lorio estas specio de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. La specio estas endemia de Nov-Gvineo, kie ĝi troviĝas en altaj teroj de la insulo (centra montaro kaj Ciklopaj Montoj. Iliaj naturaj habitatoj estas subtropikaj kaj tropikaj malsekaj montararbaroj.
La genronomo Charmosyna devenas el la greka ĥarmosunos, kun la signifo "ĝoja". La specia epiteto papou referencas al Nov-Gvineo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Papua lorio estas ruĝa kun verdaj flugiloj, oranĝa beko, oranĝecflavaj irisoj kun tre nigraj okulringoj, etendaj al rimarkinda larĝa nigra bendo el la okuloj al la antaŭa nuko.
Dieto
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas nektaron, polenon, florburĝonojn, kaj foje molajn fruktojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


