Saltu al enhavo

Papua montokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Papua montokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Gymnophaps
Specio: Papua montokolombo

G. albertisii

Gymnophaps albertisii
(Salvadori, 1874)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Papua montokolombo (Gymnophaps albertisii) estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda kolombo kiu estas loĝanta kaj reproduktanta birdo endemia en Nov-Gvineo. Ĝi estas unu el la tri specioj en la genro Gymnophaps.

Ties natura medio estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj.

side view of pigeon with greyish upperparts, a whitish breast, and reddish skin near the eye
Individuo ĉe la Weltvogelpark Walsrode

Temas pri malhelblua kolombo kun tre rimarkindaj flavaj senplumaj makuloj ĉirkaŭ la okuloj. La beko estas ruĝa, longa kaj iom subenkurba. Ankaŭ la piedoj estas ruĝaj.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Papua montokolombo estis priskribita kiel Gymnophaps albertisii fare de la itala zoologo Tommaso Salvadori en 1874 sur la bazo de specimenoj el Andai, Nov-Gvineo.[1] Ĝi estas la tipa specio de la genro Gymnophaps, kiun oni kreis por ĝi.[2] La genronomo deriviĝis el vortoj de Antikva greka γυμνος (gumnos), kun la signifo 'nuda', kaj φαψ (faps), kun la signifo 'kolombo'. La specia nomo albertisii estas honora al Luigi D'Albertis, itala botanikisto kaj zoologo kiu laboris en Orientaj Hindioj kaj Nov-Gvineo.[3] Papua montokolombo estas la oficiala ordinara nomo decidita de la Internacia Ornitologia Komitato.[2] Aliaj ordonaraj nomoj por la specio estas montokolombo (kiu estas uzata ankaŭ por la kolomboj de la genro Gymnophaps ĝenerale), nudokula montokolombo, nudokula kolombo (kiu estas uzata ankaŭ por Patagioenas corensis), kaj montokolombo de D'Albertis.[4][5][6]

La Papua montokolombo estas unu el kvar specioj en la montokolomba genro Gymnophaps en la kolomba familio Columbidae,[2] kiu troviĝas en Melanezio kaj la Molukoj. Ĝi formas superspecion kun la aliaj specioj en tiu genro.[5] Ene de tiu familio, la genro Gymnophaps estas frata de Lopholaimus, kaj tiuj du kune formas fratan kladon de Hemiphaga.[7] La Papua montokolombo havas du subspeciojn:[2]

  • G. a. albertisii Salvadori, 1874: nome nomiga subspecio, troviĝas en Japen, Nova Britio, Nova Irlando, Fergusson, Goodenough kaj la montok de Nov-Gnineo.[6][8]
  • G. a. exsul Hartert, 1903:[9] Ĝi troviĝas en la insuloj Bakanoj. Individuoj estas pli grandaj kaj pli malhelaj ol tiuj de la nomiga subspecio, dum la kapo estas tute ardezkolora, sen la kaŝtanbrunaj mentonoj, gorĝoj kaj oreloj de nomigaj maskloj.[5][8]


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Salvadori, Tommaso. (1874) “Altre nuove specie di uccelli della Nuova Guinea e di Goram raccolto dal Signor L. M. L'Albertis”, Annali del Museo civico di storia naturale di Genova 6 (itale). Genoa: Tip. del R. Istituto Sordo-Muti, p. 86–87.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Pigeons (en-US). Arkivita el la originalo je 2021-10-19. Alirita 2021-11-08 .
  3. Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 38, 182. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Gymnophaps albertisii (Papuan Mountain-Pigeon). Arkivita el la originalo je 2021-10-27. Alirita 2021-11-08 .
  5. 5,0 5,1 5,2 Gibbs, David. (2001) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World (angle). London: Pica Press, p. 577–578. ISBN 978-1-8734-0360-0. OCLC 701718514.
  6. 6,0 6,1 Beehler, Bruce. (2016) Birds of New Guinea: Distribution, Taxonomy, and Systematics (angle). Princeton (Nov-Ĵerzejo): Princeton University Press, p. 92. ISBN 978-1-4008-8071-3. OCLC 936447561.
  7. (2019-08-15) “A molecular phylogenetic analysis of the genera of fruit doves and allies using dense taxonomic sampling”, Illinois Natural History Survey Bulletin 42, p. 2019001. doi:10.21900/j.inhs.v42.93. Alirita 2022-02-10.. 
  8. 8,0 8,1 (2020-03-04) “Papuan Mountain-Pigeon (Gymnophaps albertisii)”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.pampig2.01. 243173287. Alirita 2021-11-08.. 
  9. (1903-04-20) “The Birds of Batjan”, Novitates Zoologicae X (2), p. 60. Alirita 2022-05-30..