Papuo-Nov-Gvineo
Papuo-Nov-Gvineo, oficiale la Sendepenta Ŝtato de Papuo-Nov-Gvineo (angle: Independent State of Papua New Guinea, tokpisine: Independen Stet bilong Papua Niugini) estas ŝtato en Oceanio, en la Pacifika Oceano. Ĝi okupas la orientan duonon de la insulo Nov-Gvineo kaj plurajn apudajn insulojn. Ĝi havas landlimon kun Indonezio. Ĝia ĉefurbo estas Port-Moresbo.
Geografio
Naturo
Faŭno
Historio
Teritoria organizado
Papuo-Nov-Gvineo estas administre subdividata en 19 provincoj kaj la Nacia Ĉefurba Distrikto de Papuo-Nov-Gvineo, kiuj samtempe estas arigataj en kvar regionoj:
- Regiono Altaj Teroj: Simbu, Orientaj Altaj Teroj, Enga, Sudaj Altaj Teroj, kaj Okcidentaj Altaj Teroj.
- Regiono de Insuloj: Orienta Nov-Britujo, Manus, Nova Irlando, Bougainville, kaj Okcidenta Nov-Britujo.
- Regiono Momase: Orienta Sepik, Madang, Morobe, kaj Sandaun aŭ Okcidenta Sepik.
- Regiono Papuo: Centra, Golfo, Golfeto Milne, Oro, Okidenta kaj la Nacia Ĉefurba Distrikto.
Momase estas akronimo kiu kombinas la unuajn du literojn de Morobe, Madang, kaj Sepik.
Politiko
Ekstera politiko
Papuo-Nov-Gvineo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Kulturo
Lingvoj
Papuo-Nov-Gvineo estas la plej lingve diversa lando en la mondo, kun pli ol 800 lingvoj.
Ĝi havas tri oficialajn lingvojn: la anglan, la hirimotuan (piĝinon bazitan sur la motua lingvo) kaj la tokpisinan, angla-bazitan kreolon, kiu estas la lingvafrankao en la lando.
Vidu ankaŭ
|