Parabolo GNU/Linukso-libera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parabolo
Logotipo de Parabolo
Instalilo de Parabolo


Instalilo de Parabolo

distribuaĵo de GNUo/Linukso
Evoluiganto: Parabolaj Kodumuloj[1]
Familio: Simila al Unikso
Fonta kodo: Libera programaro
Kernotipo: Monolita linuksa kerno
Apera dato: la 26-an de oktobro 2009
Licenco: Nur liberaj licencoj[2]
Subteno: x86, AMD64
Retpaĝo: parabola.nu
vdr

Parabolo (oficiale konata kiel Parabolo GNU/Linukso-libera aŭ originale Parabola GNU/Linux-libre) estas komputila operaciumo por la arĥitekturoj i686 kaj x86-64, bazita sur la GNU/Linuksa distribuaĵo Arch, sed ĝi nur uzas liberan programaron. Ĝi enhavas la GNU-ilojn kaj la Linukso-liberan kernon anstataŭ la komuna Linuksa kerno. La disvolviĝado centriĝas en simpleco, komunuma engaĝado kaj uzado de la plej novaj liberaj programaraj pakaĵoj. Parabolo GNU/Linukso-libera estas menciita de la Free Software Foundation kiel operaciumo plene libera.[3][4]

Parabolo GNU/Linukso-libera havas daŭran eldonan modelon, do normala sistema ĝisdatigo sufiĉas por akiri la plej novajn programojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parabola Hackers development team
  2. https://wiki.parabola.nu/Parabola/GNU_Linux_Social_Contract
  3. List of Free GNU/Linux Distributions. Free Software Foundation (21-a de decembro 2011).
  4. Parabola GNU/Linux. DistroWatch (1-a de novembro 2011). Alirita 12-a de januaro 2012.