Parabolo de la fariseo kaj publikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
PARABOLOJ DE JESUO
“PARABOLO DE LA FARISEO KAJ PUBLIKANO”
Fariseo kaj publikano, baroka frisko (Abatejo de Ottobeuren.
fonto = Evangelio laŭ Luko (18,9-14)
genro = la personoj estas konsiderataj laŭ la popola stereotipo
personoj = fariseo: tradicia religiano; publikano: enkasiganto de impostoj, publika pekulo
La fariseo, ilustraĵo de la parabolo.
La publikano, ilustraĵo de la parbolo.
Parabola publikano, vitrala ilustraĵo en la preĝejo de Janskerk (Gouda).

La Parabolo de la fariseo kaj publikano estas estas unu el la paraboloj de Jesuo, rakontita nur en la Evangelio laŭ Luko (18,9-14)

Teksto de la parabolo laŭ Luko[redakti | redakti fonton]

La evangelio laŭ Luko diras je Jesuo rakontis tiun parabolon por “9... ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimas la ceterajn:10 Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis fariseo, kaj la alia estis impostisto. 11 La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto. 12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras. 13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. 14 Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita”.[1]

Personoj[redakti | redakti fonton]

Epoke de Jesuo fariseoj estis la religia grupo ege estimita en hebrea komunumo pro ilia rigora observo de la leĝo de Moseo. Ofte Jesuo diskutadis kun ili preskaŭ por profiti la okazon por lanĉi sian novan instruon ĉar ĝenerale ili estis vere religiaj kvankam tro, laŭ Jesuo kaj la kristana komunumo, emaj konfuzi religion kun formalismo kaj ekĉesa aldono, al mosea leĝo, de sennombraj religiecaj preceptoj (precize 521).

Aliflanke, se konsideri la estimon ĝuitan ĉe la popolo, estis poziciitaj la publikanoj, hebreoj kiuj kunlaboradis kun la Romia imperio, kaj por ĝi enkasigis la impostojn, kaj ĝuste pro tio ĝuis ĉe la popolo famon de publikaj pekuloj.

En la parabolo Jesuo prezentas tiujn du homojn en la kunteksto de la tiutempa popola stereotipo. Ĉar la publikano vere pardonpetas ĉe Dio, neniu povis akuzi Jesuon pri simpatio al publikano kaj, do, kun la okupantoj[2]; kaj ĉar la fariseo kulpas nur pri pretendo esti pli justa ol la aliaj, Jesuo ne eniras rektan kontraston kun konsiderinda parto de la fakta religia aparato.

En la evangelioj ne estas registataj reagoj favoraj aŭ kontraŭecoj al Jesuo pro tiu parabolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 9 Origine greke: "Εἶπεν δὲ καὶ πρός τινας τοὺς πεποιθότας ἐφ' ἑαυτοῖς ὅτι εἰσὶν δίκαιοι καὶ ἐξουθενοῦντας τοὺς λοιποὺς τὴν παραβολὴν ταύτην· 10 Ἄνθρωποι δύο ἀνέβησαν εἰς τὸ ἱερὸν προσεύξασθαι, ὁ εἷς Φαρισαῖος καὶ ὁ ἕτερος τελώνης. 11 ὁ Φαρισαῖος σταθεὶς πρὸς ἑαυτὸν ταῦτα προσηύχετο, Ὁ θεός, εὐχαριστῶ σοι ὅτι οὐκ εἰμὶ ὥσπερ οἱ λοιποὶ τῶν ἀνθρώπων, ἅρπαγες, ἄδικοι, μοιχοί, ἢ καὶ ὡς οὗτος ὁ τελώνης· 12 νηστεύω δὶς τοῦ σαββάτου, ἀποδεκατῶ πάντα ὅσα κτῶμαι. 13 ὁ δὲ τελώνης μακρόθεν ἑστὼς οὐκ ἤθελεν οὐδὲ τοὺς ὀφθαλμοὺς ἐπᾶραι εἰς τὸν οὐρανόν, ἀλλ' ἔτυπτεν τὸ στῆθος αὐτοῦ λέγων, Ὁ θεός, ἱλάσθητί μοι τῷ ἁμαρτωλῷ. 14 λέγω ὑμῖν, κατέβη οὗτος δεδικαιωμένος εἰς τὸν οἶκον αὐτοῦ παρ' ἐκεῖνον· ὅτι πᾶς ὁ ὑψῶν ἑαυτὸν ταπεινωθήσεται, ὁ δὲ ταπεινῶν ἑαυτὸν ὑψωθήσεται”.
  2. Tamen, rilate tion oni vidu Lukon 3, 12-13: “12 Venis ankaŭ impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li: Majstro, kion ni faru? 13 Kaj li diris al ili: Ne postulu pli multe, ol estas ordonite”. el kio aperas nekondamno de publikanoj. Origine greke: “12 ἦλθον δὲ καὶ τελῶναι βαπτισθῆναι καὶ εἶπαν πρὸς αὐτόν, Διδάσκαλε, τί ποιήσωμεν; 13 ὁ δὲ εἶπεν πρὸς αὐτούς, Μηδὲν πλέον παρὰ τὸ διατεταγμένον ὑμῖν πράσσετε”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]