Paracuellos (Cuenca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paracuellos
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16373
Politiko
Urbestro Adoración Herráiz Herráiz (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 100  (2016)
Loĝdenso 0,81 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 43′ N, 1° 47′ U (mapo)39.7175037-1.7883399Koordinatoj: 39° 43′ N, 1° 47′ U (mapo) [+]
Alto 978 m [+]
Areo 123,48 km² (12 348 ha)
Paracuellos (Provinco Kvenko)
Paracuellos (Provinco Kvenko)
DEC
Paracuellos
Paracuellos
Situo de Paracuellos
Paracuellos (Hispanio)
Paracuellos (Hispanio)
DEC
Paracuellos
Paracuellos
Situo de Paracuellos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paracuellos de la Vega [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Paracuellos estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi inkludis ankaŭ iamajn submunicipojn Huércemes kaj Casas de Don Diego.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas paracuellano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 100 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,81 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Paracuellos estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 978 m super marnivelo, je 58 km el Kvenko, nome provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 123,48 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°43′03″N 1°47′18″Ok.

Ĝi limas kun la municipoj Campillo de Altobuey, Almodóvar del Pinar, Monteagudo de las Salinas, Yémeda kaj Enguídanos.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas kastelo de araba deveno de la 12a jarcento.

La loĝantaro atingis pinton de pli ol milo da loĝantoj en la 1920-aj jaroj. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Paracuellos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Paracuellos kie oni venis al la nunaj 100.

Post la Hispana Transiro al demokratio la urbestro estis dekomence de dekstra partio, sed lastatempe de la maldekstra partio PSOE.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, krom ĉasado. Servoj kaj loĝejoj (rura turismo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]