Parada de Rubiales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parada de Rubiales
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37419
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 249  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 5° 26′ U (mapo)41.147222222222-5.4341666666667Koordinatoj: 41° 9′ N, 5° 26′ U (mapo) [+]
Alto 844 m [+]
Areo 31,59 km² (3 159 ha) [+]
Parada de Rubiales (Provinco Salamanko)
Parada de Rubiales (Provinco Salamanko)
DEC
Parada de Rubiales
Parada de Rubiales
Situo de Parada de Rubiales
Parada de Rubiales (Hispanio)
Parada de Rubiales (Hispanio)
DEC
Parada de Rubiales
Parada de Rubiales
Situo de Parada de Rubiales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Parada de Rubiales [+]
vdr

Parada de Rubiales estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. Parada de Rubiales estas tradukebla etimologie al Haltejo de Rubiales pro haltejo survoje sed ĉefe post deklivo supren. Rubiales estas apuda monto (918 metroj).

Preĝejo Nuestra Señora de La Asunción.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 31,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 267 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Villaescusa (Zamora), Cañizal (Zamora), Aldeanueva de Figueroa, La Orbada kaj Espino de la Orbada. Ĝi distas 31 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]