Saltu al enhavo

Paradiza tanagro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Paradiza tanagro
En Nacia parko Yanachaga–Chemillén, Peruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Subordo: Paseroj Passeri
Familio: Traŭpedoj Thraupidae
Genro: Veraj tanagroj Tangara
Specio: Paradiza tanagro Tangara chilensis
(Vigors, 1832) [1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[2]
Arealo de paradiza tanagro
Arealo de paradiza tanagro
Arealo de paradiza tanagro
Sinonimoj

Aglaïa Chilensis (protonym)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Paradiza tanagro (Tangara chilensis) estas brile plurkolora mezgranda kantobirdo el familio Traŭpedoj. Ĝi apartenas al genro Tangara, kie ĝi estas la tipa specio.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La birdo estas inter 13.5 kaj 15 cm longa,[3] kaj ĉirkaŭ 20.5 g peza.[4] Tiu ĉi specio ne havas seksan duformismon, inoj kaj iĉoj aspektas same kaj ne distingeblas per nuda okulo. Ili havas hele verdan kapon, ĉielbluajn malsuprajn partojn de la plumaro, kaj plejparte nigrajn suprajn partojn. Depende de la subspecio, la malsupra dorso estas aŭ flava-ruĝa, aŭ pure ruĝa. La beko estas nigra kaj la kruroj grizaj.

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Arealo de paradiza estas plene en malsekaj tropikaj kaj subtropikaj arbaroj de uesta kaj norda Amazonio en Sudameriko, kie ĝi estas unu el la plej disvastigitaj kaj kutimaj veraj tanagroj.[4] La birdoj renkonteblas en Venezuelo, Peruo, Kolombio, Ekvadoro, Bolivio, kaj Brazilo. Malakorde kun ĝia scienca nomo, la specio tute ne renkonteblas, nek iam renkonteblis, en Ĉilio.[5]

La natura habitato de la specio estas la Amazonaj arbaroj. En Amazonia regiono la birdoj observeblas en granda spektro de pluvaj praarbaroj kaj sekundaraj arbaroj en altecoj ĝis 1300—2400 m super marnivelo.[3]

Paradiza tanagro estas unu el pli insektovoraj specioj de veraj tanagroj, kaj senvertebruloj formas pliparton de ĝia dieto. La insektojn ĝi prenas de folioj kaj lianoj, saltante de branĉo al branĉo.[3][4]

Kutima kanto de paradiza tanagro estas trilaj kvivitoj. Ĝi ankaŭ havas specialan pariĝan signalon: longan, akran kaj tre altan fajfon "fii".[6][7]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

International Ornithologists' Union agnoskas 4 subspeciojn de paradiza tanagro:[8]

  • Tangara chilensis paradisea (Swainson, 1837) — sudeosta Venezuelo, Gujano, kaj norda Brazilo;
  • Tangara chilensis caelicolor (Sclater, PL, 1851) — eosta Kolombio, suda Venezuelo kaj norduesta Brazilo;
  • Tangara chilensis chlorocorys Zimmer, JT, 1929 — norda centra Peruo (ĉirkaŭ fontoj de rivero Huallaga);
  • Tangara chilensis chilensis (Vigors, 1832) — sudeosta Kolombio, eosto de Ekvadoro kaj Peruo, uesto de Brazilo kaj uestaj partoj de Brazila Amazonio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vigors, 1832. Aglaïa Chilensis (protonym). Proc. Comm. Sci. Corres. Zool. Soc. London, Part 2, no. 15, p. 3. BHL
  2. BirdLife International (2016). “Tangara chilensis”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22722820A94786489. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22722820A94786489.en. Alirita 11 November 2021.. 
  3. 3,0 3,1 3,2 Schulenberg, T. S., Stotz, D. F., Lane, D. F., et al.. (2007) Birds of Peru. United States of America, New Jersey: Prinception University Press, p. 270. ISBN 978-0-691-13023-1.
  4. 4,0 4,1 4,2 Robert S. Ridgely & Guy Tudor. (2009) Field Guide to the Songbirds of South America: The Passerines (Mildred Wyatt-Wold Series in Ornithology). Printed in China: University of Texas Press, p. 594. ISBN 978-0-292-71748-0.
  5. Steven L. Hilty & Rodolphe Meyer de Schauensee. (2003) Birds of Venezuela, 2‑a eldono, USA: Princeton University Press, p. 774. ISBN 0-691-09250-8.
  6. Ber van Perlo. (2009) A Field Guide to the Birds of Brazil. USA: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-530154-0.
  7. Ruben E. Reina & Kenneth M. Kensinger. (1991) The Gift of birds: featherwork of native South American peoples. Bagnell & Socha, p. 125. ISBN 0-924171-12-X.
  8. Tanagers and allies. World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (2022). Alirita 18 липня 2022 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]