Hopludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paradizludo)
hopludo

emblemo

infanludo
vdr
Lernejanoj en Kubo ludas hopludon
Hopludejo en Nederlando

Hopludo, paradizludomarelo estas infanludo kiu estas ludata surstrate sur hopludejo.

La ludo[redakti | redakti fonton]

La fakoj havas numerojn, ekzemple de 1 ĝis inkluzive 8. Unue oni devas ĵeti ŝtonon en fako 1, kaj oni devas hopi en ĉiuj fakoj escepte en tiu kun la ŝtono, tiun oni transsaltu. Alveninte en fako 8 oni devas returnen hopi al la fakoj 3, 2, kaj hopi trans fako 1. Se tio senerare sukcesas, oni devas klopodi por ĵeti la ŝtonon en fakon 2, kaj ĉio rekomenciĝas, sed nun oni devas salti trans fako 2. Se oni ne ĵetas la ŝtonon en la ĝusta fakon, aŭ se oni venas ekster la fako dum la hopado, la vico estas al la sekva persono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la romia periodo oni jam faris hopludejojn por trejni la soldatojn, kaj antaŭ ĉio ekzerci la piedlaboron. Pro tio la hopludejoj konatiĝis en preskaŭ la tuta Eŭropo. La infanoj imitis la romiajn soldatojn kaj kreis poentosistemojn.

Unu el multaj hispanlingvaj nomoj de tiu ludo nome rayuela nomigis la samnoman romanon de la fama argentina verkisto Julio Cortázar, ĉar tiu estas legebla laŭ diversaj itineroj kaj saltetante de unu romanero al alia ne nepre sekvonta.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Hungara hopluda versio
Angla versio kun rimo
Hopludejo en la akvo (Ĝardenekspozicio en Francio)