Paradokso pri toleremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La paradokso pri toleremo, unue priskribita de Karl Popper en 1945, estas decidoteoria paradokso. La paradokso diras, ke se socio estas senlime tolerema, ĝia kapablo esti tolerema poste estos detruita de la maltoleremuloj. Popper konkludis, ŝajne paradokse, ke por daŭrigi tolereman socion, la socio devas ne toleri maltoleremon.

La filozofo Karl Popper difinis la paradokson en 1945 en La Malferma Socio kaj Ĝiaj Malamikoj, Vol. 1:

Malpli bone konata estas la paradokso pri toleremo: Senlima toleremo nepre kondukas al la malapero de toleremo. Se ni etendas senliman toleremon eĉ al tiuj, kiuj estas maltoleremaj, se ni ne pretas defendi tolereman socion kontraŭ la atako de la netoleremuloj, tiam la toleremuloj estos detruitaj kaj toleremo kun ili. — En ĉi tiu formuliĝo, mi ne implicas, ekzemple, ke ni ĉiam devas subpremi la eldiron de netoleremaj filozofioj; dum ni povas rebati ilin per racia argumento kaj teni ilin kontrolitaj per publika opinio, subpremo certe estus neprudenta. Sed ni devas aserti la rajton subpremi ilin, se necese, eĉ perforte; ĉar facile povas rezulti, ke ili ne estas preparitaj por renkonti nin sur la nivelo de racia argumento, sed komencas per denunco de ĉia argumento; ili povas malpermesi, ke iliaj adeptoj aŭskultas racian argumenton, ĉar ĝi estas trompa, kaj instrui al ili respondi al argumentoj per pugnoj aŭ pistoloj. Ni devas sekve aserti, nome de toleremo, la rajton ne toleri la netoleremulojn.

Li konkludis ke oni rajtas rifuzi toleri maltoleremon.

En 1971 la filozofo John Rawls konkludis en Teorio de Justeco ke justa socio devus toleri la netoleremulojn, pro tio ke alie, la socio mem estus netolerema kaj maljusta. Tamen, Rawls ankaŭ insistas, kiel Popper, ke socio havas akcepteblan rajton je memkonservo, kiu superas la principon pri toleremo: "Kvankam netolerema sekto mem ne havas rajton plendi pri maltoleremo, ĝia libereco devas esti restriktita nur kiam la toleremuloj sincere kaj kun kialo kredas, ke ilia propra sekureco kaj la sekureco de la institucioj de libereco estas en danĝero."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]