Flago de Paraibo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paraiba Flago)
Flago de Paraibo.

La Flago de Paraibo eble havas la plej interesajn historiojn el flagaro de brazila ŝtatoj. Antaŭ 1930 ĝi havis alian flagon farita de nederlandanoj kiu okupis ĝin en 17-a jarcento: Tri "sukerpanoj" (t.e. konoj de sukero ankaŭ konataj kiel "sukeraj knaboj") sur blua fono. En 1928, aperis ruĝa flago kiel simbolo de Demokratia Partio (burĝa, ne socialisma) en Paraibo. La Estro de ĉi tiu estis João Pessoa, ĝi kontraŭas la Respublika Partio kiu uzis verdan flagon. En tiu tempo, kvankam estis formala popola konsulto, brazila prezidento estis elektita de federaciaj ŝtatestroj; kiam prezidento Washington Luís demandis al João Pessoa ĉu li apogos sian kandidaton al prezidenteco, la tiam federaciaj ŝtatestroj João Pessoa, Antônio Carlos kaj Getúlio Vargas neis sian apogon kaj komunikis intencon peti popolan konsulton. Pro tio, sur la ruĝa flago de Demokratia Partio, oni skribis "NEGO", t. e., "Mi Neas" (la apogon al oficiala kandidato).

Demokratia Partio perdis balotadon, kaj João Pessoa estis mortigita de João Dantas en majo 1930, pro tio, oni metis sur la flagon de Demokratia Partio la nigra stango je funebro. Tuj poste, en aŭgusto 1930, asembleo de Paraibo faris la flagon de Demokratia Partio leĝe flago de Paraibo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.