Paralela Universo (renkontiĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Esperanto-renkontiĝo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Paralela universo (apartigilo).
PU
Nomo Paralela universo
Regiono Mondo
Periodo ĉiujare en la tria sabato de aŭgusto
Organizanto Esperantistoj
Ekzistas ekde 2016
Celgrupo Esperantistoj
Informa retpaĝo paralelauniverso.com
vdr
Dum la Trilanda Esperanto-Kongreso en Zweibrücken (DE) en majo 2018 Chuck Smith prelegas pri la aranĝoj “Paralela Universo”.

Paralela Universo estas la nomo de unutaga festo de Esperanto, okazanta en diversaj lokoj samtempe. La eventoj inkluzivas tagmanĝon, grupan agadon, vespermanĝon, kaj daŭros proksimume de 12:00 ĝis 20:00. La aranĝo okazas sinsekve ekde 2016. Kvankam ĝi komenciĝis en Nord-Ameriko, nun ĝi jam okazas ankaŭ en pluraj kontinentoj.[1] Recenzo pri la aranĝo aperis en pluraj gazetoj kiel la revuo Esperanto[2], Kontakto kaj Tejo Tutmonde[3]. Laŭ decido de la Organiza Komitato ĝi okazas ĉiun trian sabaton de aŭgusto.

Kial ĝi ekestis?[redakti | redakti fonton]

Por doni la oportunon paroli Esperanton reale, ne rete, renkonti novajn amikojn, kaj ricevi ĝuindajn memoraĵojn. La celo de la organizantoj estas ke ĉiu kiu volas partopreni, povu fari tion sen vojaĝi tro malproksime. Plej bone estas, se oni povu atingi eventon dum malpli ol 4 horoj.

Venontaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kalendaro la aranĝo okazas ĉiun trian sabaton de aŭgusto.

# Dato Jaro
5 15-an de aŭgusto 2020
6 21-an de aŭgusto 2021
7 20-an de aŭgusto 2022

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raportoj en Libera Folio [1] [2]
  2. Revuo Esperanto, Oktobro 2017, paĝo 207 kaj Julio-Aŭgusto 2018, paĝo 148
  3. Raporto en TEJO Tutmonde [3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]