Parano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paraná (rivero))
Parano
Paraná ĉe Encarnación – malantaŭ tio la urbo Posadas
Paraná ĉe Encarnación – malantaŭ tio la urbo Posadas
Paraná ĉe Encarnación – malantaŭ tio la urbo Posadas
rivero
Bazaj informoj
Situo Sudameriko, Brazilo, Paragvajo, Argentino
Longeco 3 200 km (kun Rio Grande 4880 km[1])[2]
Akvokolekta areo 2 800 000 km²[1]
Averaĝa trafluo 17 290 m³/s
Fluo
Deveno Ilha-Solteira-baraĵlago
- Koordinatoj 20° 22′ 57″ S, 51° 21′ 59″ U (mapo)-20.382365779887-51.366405487061
Kunfluo kun la rivero Urugvajo al Río de la Plata
- Koordinatoj 33° 56′ 45″ S, 58° 24′ 34″ U (mapo)-33.945889-58.409306
Geografio
Regionoj Brazilo
Trairataj grandaj urboj Rosario, Bonaero (Buenos Aires)
Trairataj mezgrandaj urboj Foz do Iguaçu, Ciudad del Este, Encarnación, Posadas, Corrientes, Paraná
Navigebla jes
Alfluantoj rivero Tietê, rivero Paragvajo, rivero Salado, Rio-Grando, rivero Iguazuo, rivero Paranapanema, rivero Paranaibo, rivero Koriento, rivero Karkaranjao, rivero Ivajo, rivero Pikirio, rivero Gualeguajo, rivero Guajkiraroo, rivero Negro, rivero Pardo, rivero Akarajo, rivero Arecifo, rivero Peŝo, rivero Feliciano, rivero Mbokajo, rivero Nogojao, rivero Zajmano, rivero Mondajo, Riacho Arazá, rivero Sankta Lucia, rivero Luduenja, rivero Palometa, rivero Saladijo, rivero San Javier, rivero Santo-Anastasio, rivero Sukukiuo, rivero São José dos Dourados, rivero Aguapeí, rivero Ivinhema, rivero São José dos Dourados, rivero Jordão, rivero M'Boicy, rivero Marakajo, rivero Kiterio, rivero Verda, rivero Arecifo, rivero Tabajo, rivero São Francisco Verdadeiro, rivero Kolastineo, rivero Njakanguazuo, rivero Garupao kaj rivero Iguatemio
Map
Parano
Rio Paraná kiel parto de la riversistemo Rio de la Plata
Rio Paraná kiel parto de la riversistemo Rio de la Plata
Rio Paraná kiel parto de la riversistemo Rio de la Plata
vdr
Mapo de la rivero

ParanoParanao estas la due plej granda rivero de Sud-Ameriko kaj unu el plej longaj en la mondo. Ĝi fontas en sudorienta, meza parto de Brazilo kaj fluas ĝenerale en sudan direkton ĉirkaŭ 4.000 km longe. Fine ĝi kuniĝas kun rivero Urugvajo kaj formas la grandegan funelforman alfluejon nome La Plata.

Ekde la komenco - ekde la kunfluo de Rio Grande kaj Paranaíba - ĝis kunfluo de rivero Paragvajo, ĝi havas la nomon Alto (Supra)-Paraná. En la supra parto ĝi havas 3 alfluantojn nome Tietê, Paranapanema kaj Iguaçu. Tiuj fontas en sudorienta Brazilo, proksime al la Atlantiko. Fama vidindaĵo de montara parto de Alto Paraná estis la Guairá-kaskado. Tiujn vicojn da kaskadoj englutis la Itajpu-akvobaraĵo.

Inter la riveroj Iguaçu kaj Paragvajo, la Alto Paraná formas limon inter Paragvajo kaj Argentino. Post la rivera enfluejo de Paragvajo, ĝi fluas nur sur argentina teritorio. Ĝi trapasasa urbojn kiaj Corrientes. Ĉe Santa Fe alfluas ĝin la rivero Salado. Inter la urboj Santa Fe kaj Rosario elformiĝas la riverdelto de Parano, kiu larĝas ĉe la supro ĉirkaŭ 20, sube ĉirkaŭ 65 km. En la delto ĝi plu disbranĉiĝas, la du plej lastaj kanaloj estas la Paraná Guazú kaj Paraná de las Palmas.

Akvokolekta areo[redakti | redakti fonton]

La akvokolekta areo de Parano estas ĉirkaŭ 3.000.000 km², sudorienta parto de Brazilo, Paragvajo, orienta Bolivio kaj norda Argentino. Ĝi estas la plej parto de la iom pli ampleksa Plata Baseno. Alfluanto estas la Rivero Iguazuo kiu formas la akvofalojn Iguacuo.

Akvobaraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ilha-Solteira-akvobaraĵo (surfaco 1.195 km², volumeno 21,06 km³)
  • Jupia-akvobaraĵo (544 km², 3,68 km³)
  • Três-Lagoas-akvobaraĵo ("Tri lagunoj")
  • Porto-Primavera-akvobaraĵo (2.250 km², 18,50 km³)
  • Ilha-Grande-akvobaraĵo
  • Itajpuo (1.460 km²; 29 km³)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 https://www.britannica.com/place/Parana-River
  2. James R. Penn: Rivers of the World. ABC-CLIO, 2001, S. 198–201