Parasite (filmo de 2019)
Parasite | |
---|---|
![]() | |
Originala titolo | 기생충 |
Originala lingvo | korea lingvo |
Kina aperdato | 21 maj. 2019 |
Ĝenro | filma dramo, komedia filmo, nigra humuro, suspensa filmo |
Kameraado | Hong Kyung-pyo |
Reĝisoro(j) | Bong Joon-ho |
Produktisto(j) | Bong Joon-ho · Kwak Sin-ae |
Scenaro | Bong Joon-ho · Han Jin-won |
Muziko de | Jung Jae-il |
Rolantoj | Song Kang-ho • Lee Sun-kyun • Cho Yeo-jeong • Jang Hye-jin • Choi Woo-shik • Park So-dam • Jung Ji-so • Lee Jung-eun • Park Myung-hoon • Park Seo-joon |
Produkto | Barunson E&A CJ Entertainment |
IMDb | |
Parasite (eo: Parazito, koree 한글 hangul: 기생충; RLT: Gisaengchung ) estas sudkorea nigre humura suspensfilmo pri la fendo inter la riĉaj kaj malriĉaj koreoj.Estas la unua internacia filmo kiu ne nur sukcesis trarompi la 'lingvan baron' sed danke al ĝiaj pluraj nomumoj sukcesis transpaŝi lingvon kaj nacieon por komuniki en universala lingvo, nome tiu de kino[1]. Parasite estas la unua ne-anglalingva filmo kiu gajnis Oskar-premion[2].
Ĝin reĝisoris Bong Joon-ho, kiu ankaŭ verkis la scenaron. La aktoroj estas Song Kang-ho, Lee Sun-kyun, Cho Yeo-jeong, Choi Woo-shik kaj Park So-dam.
La monda premiero de Parazito okazis en 2019 dum la filmfestivalo de Cannes, kie ĝi fariĝis la unua korea filmo kiu gajnis la Oran Palmon. Ĝi ricevis pozitivajn recenzojn de kinokritikistoj.[3]
Dum la 92-a Oskar-premiado, la filmo gajnis ses nomumojn, inkluzive tiun de la Plej Bona Fotografio, la Plej Bona Reĝisoro kaj la Plej Bona Internacia Longdaŭra Filmo, gajnante en ĉiuj tri kategorioj.[4] Ĉe la 77-a Premio Ora Globo, la filmo gajnis la premion por la Plej Bona Filmo en Fremda Lingvo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Stanislavo Belov (2020-02-24) Kiuj estas “Parazitoj”? (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2020-03-04. Alirita 2020-03-16. (recenzo pri la filmo)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (en) Sangmi Cha, 'Parasite' director Bong says 'language barrier' broken after Oscar nod, Reuters, la 14-an de januaro 2020.
- ↑ (en) Bong Joon Ho on Best Picture 'Parasite' Making Oscars History: 'It's Really F—ing Crazy' Variety, la 9-an de februaro 2020
- ↑ (en) "2019 Critics Poll: The Best Films and Performances According to Over 300 Critics From Around the World", la 27-an de decembro 2019.
- ↑ (en) "'Parasite' makes history with Oscar nominations". NBC News. La 13-an de januaro 2020.