Paraskevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paraskevo, el la greka παρασκενη’, latine Parasceves[1], estas vorto uzita de la kvar evangeliistoj por signifi preparon: preparo al la religia sabato, ĉi-kaze al la paska festo. Laŭ la religia praktiko de la hebreoj, tiu preparo enkluzivas interalie la nutraĵpreparon por ne oni ne estu devigata tion fari dum la posta festa tago. Tiel difinita, paraskevo=preparo ne multe interesas enciklopedion; sed ĉi-kaze la evangeliistoj ĝin uzis por rakonti pri la lasta vespermanĝo de Jesuo Kristo kun la apostoloj: vidu Mt 27:62; Mk 15:42; Lk 23:54; Jo 19:31,42. Legante tiujn atestaĵojn oni trafas ion neklaran, eble malsaminforman: fakte, laŭ la tri sinoptikaj evangelioj, la vespermanĝo celebrita de Jesuo kun la apostoloj estis vespermanĝo paska; sed Johano, kiu pri tiu paskeco nenion diras favore aŭ kontraŭe, en 18:28 kaj en 19:42 klare informas ke la ĉefhebreoj ne jam manĝis la Paskon kiam Jesuo mortis: fakte ili rifuzas eniri paganan domon de Pilato por ne fali en malpurigadon kiu malpermesus paske vespermanĝi. Do, por ili tiu ne estis la paska tago, sed la paraskevo.

Kiel ekspliki tiujn malsamajn informojn? Se la malsamajo ne multe preokupas kristanaron, ĝi fakte ardigas diskutojn inter ekzegezistoj kaj historiistoj kiuj elpensis diversajn solvojn. El tiuj ci-tie apenaŭ menciendas unu: la skribintoj sekvis malsamajn kalendarojn, kies spuroj troviĝas ankaŭ en la religia praktiko.

Laŭ informitoj pri la dokumentoj aŭ pergamenoj kaj rulaĵoj de Qumran, la demando jam trovas solvon. En la qumrana komunumo oni sekvis malsaman kalendaron ol tiun de la jerusalema templo: evangeliisto Johano kalkulis laŭ la esena kalendaro [2] Arkivigite je 2010-06-17 per la retarkivo Wayback Machine.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[3]

[4]

Ĵon L. McKenzie, Dictionary of the Bible by The Bruce Publiŝing Company, New York.