Saltu al enhavo

Parauapebas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Parauapebas
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 153 908  (2010) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 4′ S, 49° 54′ U (mapo)-6.0677777777778-49.901944444444Koordinatoj: 6° 4′ S, 49° 54′ U (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 6886,208 km² (68 862 0.8 ha) [+]
Parauapebas (Tero)
Parauapebas (Tero)
DEC
Lokigo de Tero en mondo
Situo de Parauapebas
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Parauapebas [+]
vdr

Parauapebas estas urbego kaj municipo en la subŝtato Parao en Brazilo. La loknomo estas referenco al la samnoma rivero Parauapebas, kiu signifas "malprofunda alfluanto de la granda rivero".

La samnoma rivero

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2022 la loĝantaro estis 267 836 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbego situas sur montetaro 150 m super la marnivelo. La municipo enhavas parton de nacia arbaro, krome la minejo Carajás situas ene de la municipaj limoj. Marabá troviĝas 117, subŝtata ĉefurbo Belém 536, Santarém (Parao) 668, aktuala ĉefurbo Braziljo 1101, Manaŭso 1169, Rio-de-Ĵaneiro 2006 km aere laŭ [1].

Dekomence ĉasistaj indiĝenoj vivis en la areo tre sporade. Malkovro de unu el la plej grandaj mineralaj rezervoj en la mondo en la proksima montaro en la 1960-aj jaroj okazis, la rajto donita al la kompanio Vale SA esplori ferercon, oron kaj manganon en la areo. La kompanio konstruis pavimitan aŭtovojon inter Marabá kaj instalaĵoj de la kompanio. Homoj amase uzis tiun ĉi vojon por komenci agrikulturon laŭ la vojo. La kompanio konstruis urbeton por loĝigi siajn dungitojn. La oficiala urbofondo okazis en 1976. La fervoja ligo okazis en 1985.

En proksimeco de la minurbo oni daŭre minas ercojn. La agrikulturaj produktoj estas ananasoj, tomatoj kaj maniokoj.

Preĝejo

La plimulto de la loĝantoj estas la katolikoj.

En la urbego universitato funkcias.

Ekzistas rektaj vojaj konektoj kun Marabá nordoriente, krome oriente kaj sude. La fervoja kontakto ankoraŭ vivas. La flughaveno situas 17 km de la urbego.

La urbego situas en savanoklimato (Aw) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La jara averaĝa temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 23-33 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 1 700 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-aŭgusto pli malofte.

Bildoj pri Parauapebas
Komerca strato
Vojkruciĝo
Universitata enirejo
Hotelo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • besta-botanika ĝardeno
  • WikiTrans