Parczew
Aspekto
| Parczew | |||||
| Blazono | |||||
|
| |||||
| urbo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Genitivo de la nomo | Parczewa | ||||
| Provinco | Lublinio | ||||
| Distrikto | distrikto Parczew | ||||
| Komunumo | komunumo Parczew | ||||
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
| Urborajtoj | 1401 | ||||
| Koordinatoj | 51° 38′ N, 22° 52′ O (mapo)51.63333333333322.866666666667Koordinatoj: 51° 38′ N, 22° 52′ O (mapo) | ||||
| Areo | 8,05 km² | ||||
| Loĝantaro | 10352 (en 2004) | ||||
| Loĝdenso | 1 286 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 21-200 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 83 | ||||
| Aŭtokodo | LPA | ||||
| TERYT | 3060713044 | ||||
| Estro | Paweł Kędracki | ||||
| Titolo de estro | Urbestro | ||||
| Adreso de estraro | ul. Warszawska 24 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 21-200 | ||||
| Ĝemelaj urboj | Bressuire (Francio) Prienai (Litovio) | ||||
| Komunuma retejo | http://parczew.com | ||||
Parczew estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Parczew.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ Jan Długosz Parczew ekzistis jam en 1235. Ĝi ricevis urborajton en 1401 atribuitan de Ladislao la 2-a Jogajlo. En 1413 dum la Unio de Horodło Parczew estis indikita por loko de polaj-litovaj kunvenoj, iĝante grava centro de politika vivo en Krono de la Regno de Pollando. Ĉi tien venis laŭvicaj reĝoj el dinastio de Jagelonoj kaj ĉi tie ekestis pluraj gravaj decidoj por la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. La lasta Sejmo okazis en 1564, dum kiu la 7-an de aŭgusto la pola-litova reĝo Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio) akceptis de apostola nuncio Libron pri leĝoj el la Koncilio de Trento.



